Kölesd [koleŝd] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Szekszárd.

Panoramo de Kölesd

Bazaj informoj redakti

 
Centro de Kölesd

Situo redakti

Kölesd situas en valo, laŭ dekstra bordo de Sió (kun ponto), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Bátaszék. Paks kaj Szekszárd troviĝas po 25 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis keltoj kaj romianoj. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. Kelkfoje okazis tie departementaj kunvenoj. En1708 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la aŭstrojn. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio.

Kölesd apartenas al vinregiono de Szekszárd. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, apoteko, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo.

 
Preĝejo en Kölesd

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Kölesd naskiĝis: