Mihály Greguss [mihAj greguŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Greguss Mihály estis hungara licea instruisto. Liaj filoj estis Ágost Greguss kaj Gyula Greguss.

Mihály Greguss [1] naskiĝis la 1-an de julio 1793 en Hungara reĝlando en Pusztafödémes (nuntempa Pusté Úľany en Slovakio), li mortis la 27-an de septembro 1838 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Mihály Greguss lernis en liceo de Pozsony inter 1803-1813, poste en Tübingen kaj Gotingeno. En 1817 li ekinstruis en kolegio de Eperjes, kie li instruis ekzemple Lajos Kossuth-n. En 1833 li revenis instrui al la menciita liceo de Pozsony, kie li instruis ĝismorte. Li estis la unua, kiu instruis hungare en la liceo. Li verkis ankaŭ poemojn en la hungara, latina kaj germana lingvoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Durch welche Mittel kann die Wirksamkeit des Kanzelredners zweckmässig erhöht werden (Pest (urbo), 1821) - laŭdita verko
  • Compendium aestheticae, usui auditorum suorum edidit (1826)
  • Greguss Mihály válogatott kisebb munkái (Elektitaj verketoj de Mihály Greguss), (Szarvas, 1852)

Fontoj redakti