Ágost GREGUSS [Agoŝt greguŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Greguss Ágost estis hungara verkisto, esteto, pedagogo, ĵurnalisto, membroj de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy. Lia frato estis Gyula Greguss, lia patro estis Mihály Greguss.

Ágost Greguss
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1825 (1825-04-27)
en Prešov
Morto 13-an de decembro 1882 (1882-12-13) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Mihály Greguss vd
Gefratoj Gyula Greguss vd
Parencoj Károly Keleti vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo estetikoliteraturo vd
Aktiva en SlovakioHungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ágost Greguss naskiĝis la 27-an de aprilo 1825 en Hungara reĝlando, en Eperjes (en nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 13-an de decembro 1882 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ágost Greguss frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo, poste en la tiama hungara ĉefurbo Pozsony (nuntempa Bratislavo), fine li lernis en universitato en Vieno. En 1844 li konatiĝis kun literaturistoj en Pest (urbo), kie li komencis tradukadi kaj verkadi. En la sekva jaro li plulernis en Germanio, kie li eldonis hungarajn popolkantojn germane: Ungarische Volkslieder. En 1846 li ekedukis en gimnazio de Szarvas kaj edziĝis. Li apogis la hungaran liberecbatalon, tial la habsburgoj forigis lin el statuso de instruisto kaj li ricevis prizonon. En 1849 li verkis la unuan hungarlingvan estetikan libron, dume helpe de Ferenc Toldy li iĝis ĵurnalisto. Inter 1861-1867 li elektiĝis sekretario de Societo Kisfaludy. Ekde 1870 li instruis en universitato de Pest.

Verkaro (elekto) redakti

  • Lucifer kisasszony - romano - 1854
  • Magyar verstan (Hungara metriko) 1854
  • Német-magyar tudományos műszótár (Germana-hungara vortaro por gimnazianoj) 1858
  • Irodalmi körültekintés (Literatura ĉirkaŭrigardo) 1855
  • Külföldi népdalok (Eksterlandaj popolkantoj) 1860
  • A balladáról (Pri la balado) 1865
  • Toldy Ferenc félszázados munkássága 1821-1871 (Duonjarcenta verkado de Ferenc Toldy) 1871
  • Magyar költészettan (Hungara poezio) 1880
  • Shakespeare pályája (Kariero de Ŝekspiro) 1880)
  • Greguss Ágost meséi (Fabeloj de Ágost Greguss) 1878
  • Versei (Poemaro) 1882

Fontoj redakti