Gyula GREGUSS [djula greguŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Greguss Gyula estis hungara sciencisto, tradukisto, instruisto, membroj de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy. Lia frato estis Ágost Greguss, lia patro estis Mihály Greguss.

Gyula Greguss
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1829 (1829-12-03)
en Prešov
Morto 5-an de septembro 1869 (1869-09-05) (39-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Mihály Greguss
Frat(in)o Ágost Greguss
Okupo
Okupo tradukisto • natursciencisto • lernejestro • edukisto
vdr

Gyula Greguss naskiĝis la 3-an de decembro 1829 en Hungara reĝlando, en Eperjes (en nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 5-an de septembro 1869 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Gyula Greguss frekventis lernejojn en Pozsony kaj Rozsnyó. En 1848-1849 li finbatalis la liberecbatalon, poste li aliĝis al sia pli maljuna frato Ágost en Szarvas. Baldaŭe li frekventis universitaton en Vieno. En 1857 li ekinstruis en gimnazio en Pest, baldaŭe li estis direktoro. Li tradukis precipe el la lingvoj hispana kaj portugala.

Verkaro (elekto) redakti

  • Közönséges természettan középtanodák alsó osztályai számára (Ordinara naturscienco por mezlernejanoj) 1861
  • Természettani földrajz (Naturscienca geografio) 1864
  • Luís Vaz de Camões: La Luzidoj - tradukaĵo - 1865, 1874
  • Pedro Calderón de la Barca: Az állhatatos fejedelem - tradukaĵo - 1870
  • Greguss Gyula összegyüjtött értekezései (Kolektitaj studoj de Gyula Greguss) 1876

Fontoj redakti