Mihály Keszthelyi

Mihály Keszthelyi [mihAj kestheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keszthelyi Mihály estis hungara futbalisto (avanulo), trejnisto. Lia origina familia nomo estis Keszli.

Mihály Keszthelyi
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de decembro 1922 (1922-12-11)
en Budapeŝto
Morto 11-an de marto 2000 (2000-03-11) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Mihály Keszli[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de marto 2000 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Keszthelyi futbalis en elstara fabrika junulara teamo inter 1937-1941, poste jam en ties plenkreska futbalklubo ĝis 1957 en 372 matĉoj kun 170 goloj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono trifoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1946-1953 sesfoje kun sola golo. Intertempe li akiris licencon pri tornisto en 1941, li maturiĝis en 1961, en la sekva jaro li akiris licencon pri trejnisto, fine en 1966 trejnistan diplomon. Li estis trejnisto inter 1957-1983. Li edziĝis en 1950, lia edzino naskis 2 filinojn en 1954 kaj 1959. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 1998.

Fontoj redakti

Referencoj redakti