Mihály Szentábrahámi Lombard

Mihály Szentábrahámi Lombard [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentábrahámi Lombard Mihály estis hungara pastro, unitariisma episkopo.

Mihály Szentábrahámi Lombard

Mihály Szentábrahámi Lombard [1] naskiĝis en 1683 en Transilvanio en Városfalva (nuntempa Orășeni en Rumanio). Li mortis la 30-an de marto 1758 en Kolozsvár.

Biografio redakti

Mihály Szentábrahámi Lombard post lernado en Kolozsvár estis predikisto. Baldaŭe li plulernis en Leiden kaj Frankfurto ĉe Odro. En 1715 li hejmenvenis, komence li estis edukisto ĉe familio, poste li instruis en kolegio. Li edziĝis en 1720, en la sama jaro li iĝis lernejestro. En 1724 li estis elektita eklezia notario, episkopo en 1737. Lia tombo troviĝas en Tombejo de Házsongárd.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Döghalál idejére alkalmaztatott imádságok’’ (1742)
  • ’’Imák mindkét nembeli hívek számára’’ ( 1902)
  • „A keresztény hittudomány összege az unitáriusok szerint” (1787)

Fontoj redakti