Mihály Szobonya
Mihály Szobonya [mihAj sobonja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szobonya Mihály estis hungara pentristo.
Mihály Szobonya | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szobonya Mihály |
Naskiĝo | 1855 aŭ 1856 en ![]() |
Morto | 7-an de decembro 1898 en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Mihály Szobonya [1] naskiĝis en 1855 aŭ 1856 en Nemesoroszi (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Kukučínov en Slovakio), li mortis la 7-an de decembro 1898 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMihály Szobonya akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1881. Lia ĉefinstruisto estis Bertalan Székely. Li plulernis en belarta akademio de Munkeno de Sándor Wagner kaj Otto Seitz. Hejmenveninta li pentradis portretojn kaj ĝenrojn, desegnis ilustraĵojn. Li frue mortis pro kancero, li postlasis edzinon kun filo.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1882)
- Kolozsvár (1883)
- Munkeno (1884)
- Budapeŝto (1894)
Elektitaj pentraĵoj
redakti-
A Vásárfia
-
A kis dobos
-
Aratóban
-
A mosás
-
Lövöldözés hólabdákkal
-
2 ilustraĵoj
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-04. Alirita 2018-09-04 .