Grafo Mihály Viczay [mihAj vicai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Viczay Mihály estis hungara ĉambelano, bienulo, numismatikisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis loósi kaj hédervári.

Mihály Viczay
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1757 (1757-07-25)
en Hédervár
Morto 18-an de marto 1831 (1831-03-18) (73-jaraĝa)
en Hédervár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • numismato
vdr

Mihály Viczay [1] naskiĝis la 26-an de julio 1756 en Hédervár, li mortis la 18-an de marto 1831 en nekonata loko.

Biografio redakti

Mihály Viczay studis juron, poste li partoprenis en la landa administrado. Post jaroj li retiriĝis al sia Kastelo de Hédervár, kie okupiĝis pri numismatiko. Li jam pli frue kolektis monerojn, krome li heredis ankaŭ monerojn. Li establis muzeon, kiu tiutempe estis la plej riĉa en Hungarlando. En 1826 lia kolektaĵo konsistis el 11,432 grekaj, 13,411 romiaj moneroj.

Li edziĝis en 1775, baldaŭ li havis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Musei Hedervarii in Hungaria numos antiquos graecos et latinos descripsit, anecdotos vel parum cognitos etiam cupreis tabulis incidi curavit (1814)

Fontoj redakti