Hédervár estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár.

Kastelo de Khuen-Héderváry el birdoperspektivo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hédervár situas meze de insulo nomata Szigetköz, kiun ĉirkaŭbrakas Danubo kaj Mosoni Duna. Flankovoje Mosonmagyaróvár kaj Győr facile estas alireblaj.

Historio redakti

Nomo de la vilaĝo devenas de kavaliro Héder, kiu venis en la 12-a jarcento al Hungario kaj kiu konstruigis sur sia bieno fortikaĵon (vár=fortikaĵo). La restaĵojn de la fortikaĵo enkaŝas monteto ĉe fino de la kastela parko, ĉirkaŭita per akvofoso.

La vilaĝo estis posedaĵo de familio Héderváry dum preskaŭ 8 jarcentoj. Héderváry Kont István tie ĉi komplotis kaj de ĉi tie ekis al Buda kun siaj amikoj kontraŭ la reĝo Luksemburga Sigismundo.

En 1954 la inundo neniigis 105 domojn.

En centro de la vilaĝo troviĝas kastelo. Ĝi servis dum la 2-a mondmilito kiel germana ambasadejo, poste milithospitalo, nun ĝi estas hotelo.

Oni rimarkis unuafoje en Hungario la terpoman skarabon ĉe Hédervár.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Hédervár naskiĝis ekonomo János Rechnitzer.

Famaj nomportantoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti