Mosoni Duna [MOŝoni DUna] estas riverbrako debranĉigita de Danubo proksime de la slovaka-hungara-aŭstra lim-triopo.

Mosoni Duna fotita en 2013

Ĝia nomo hungare signifas "Danubo de Moson".

La plena longo estas 125 km, el tio 121,5 km estas en Hungario, la restinta en Slovakio. Ĝi fluas tra la departemento Győr-Moson-Sopron.

La urbo Mosonmagyaróvár situas ĉe la supra triono de Mosoni Duna. Tie enfluas an ĝin la rivero Lajta (en Aŭstrio: Leitha).

La dua granda urbo ĉe Mosoni Duna estas Győr, kie kunfluas Mosoni Duna, Rába kaj Rábca. Oriente de Györ la kuniĝintaj riveroj enfluas en Danubon.

Komunumoj laŭ la maldekstra flanko: Dunakiliti - FeketeerdőMosonmagyaróvárHalásziMáriakálnokKimleDarnózseliHédervárDunaszentpálDunaszegGyőrladamérGyőrzámolyGyőrújfaluGyőrVének.

Komunumoj laŭ la dekstra flanko: Bratislavo-ČunovoRajkaBezenyeMosonmagyaróvárKimle - MecsérKunszigetGyőr.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.