Halászi
Halászi (halAsi) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár. La loknomo estas hungare fiŝista. Dum la mezepoko la fiŝistoj liveris fiŝojn al la reĝa korto.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
La komunumo situas sur insulo de Danubo Szigetköz, ĉe Mosoni Duna, kontraŭ Mosonmagyaróvár. En la insulo estas nur flankovojoj. La vilaĝo havas ponton al la proksima Mosonmagyaróvár.
Historio redakti
La vilaĝo iĝis kampurbo en la 16-a jarcento. Halászi nuntempe estas norda pordo de la insulo kaj dormanta antaŭkomunumo de Mosonmagyaróvár.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵo estas la baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno el 1777.
Famuloj redakti
En Halászi naskiĝis kalvinana episkopo János Máté Samarjai .