Dunaszeg
Dunaszeg (dunaseg) estas vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr. La loknomo signifas hungare: Danubo-angulo.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9174
- Telefonkodo: 96
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 1670
Situo redakti
La komunumo situas ĉe Mosoni Duna en la insulo Szigetköz. En la insulo estas nur flankovojoj. Győr troviĝas 14, Mosonmagyaróvár 28 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1418. En 1954 la inundo forviŝis la vilaĝon, kiu poste rekonstruiĝis. Tial la stratoj estas rektaj. Vilaĝservoj estas kuracejo, infankuracejo, bestokuracejo, apoteko, 4 vendejoj, restoracio.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵo estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Neĝa Beata Damo) el 1720.