Kimle estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. Kamana slave signifas ŝtono. La komunumo estas kroate Kemlja, germane Kimling.

Katolika kirko en la iama Horvátkimle
Katolika kirko en la iama Magyarkimle
Kamparana domo en la iama Magyarkimle

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kimle situas ambaŭflanke de Mosoni Duna. Fervojo kaj aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno estas ne tro for. Mosonmagyaróvár troviĝas je 8 km-oj.

Historio redakti

La vilaĝo senhomiĝis post la kontraŭturkaj bataloj, poste kroatoj kaj ŝvaboj refondis ĝin. La ŝvaboj estis deportitaj al Germanio en 1946. En 1959 kolĥozo Rákóczi formiĝis en tiama vilaĝo Magyarkimle, poste formiĝis en la proksimeco kolĥozoj Tritikospiko kaj Eta Danubo, kiuj aliĝis al Rákóczi.

En 1966 ponto konstruiĝis tra la riverobranĉo, sekve memstaraj vilaĝoj Horvátkimle, Magyarkimle kaj Novákpuszta unuiĝis. En Novákpuszta kampadejo funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Magyarkimle naskiĝis entomologo Gyula Kadocsa.