Preĝejo Vizito de Maria (Kimle)

La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Kimle (Hungario).

Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Kimle
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria en Kimle
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kimle
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Moson
paroĥo zorganta paroĥo en Mosonmagyaróvár
Dato de konsekro 1772
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Alto 20 m turo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la pli frue nomata Magyarkimle estis konstruita kirko en la 13-a jarcento kun titolo Ĉieliro de Maria. La unua mencio okazis en 1332. Ĉirkaŭ 1600 la loĝantoj kalvinaniĝis (same la kirko), sed proksimume jarcento la vilaĝanoj jam estis katolikaj kroatoj. En 1692 la kirko estis trakonstruita laŭ baroko, tiam konstruiĝis la turo. La orgeno estis kreita en 1851. Restaŭristoj trovis romanikajn fenestrojn kaj pordon en 1992, ili estas jam videblaj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola parte laŭ vojo, parte laŭ trotuaro. Ĉe la preĝejo kruco, iomete for centjara tilio kun monumento pri Sankta Triunuo troviĝas. La fasado estas simetria, meze la enirejo, pli supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en duonronda absido. Ankaŭ sakristio aliĝas al la navofino. Ĉe la dekstra navoflanko estas la menciita mezepoka pordo.

Fontoj redakti