Győrzámoly [djOrzAmoj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Győr.

Kirko de Győrzámoly

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Győrzámoly situas laŭ Mosoni Duna en la insulo Szigetköz. En la insulo estas nur flankovojoj. Apud la vilaĝo estas vasta kanejo kaj arbaro.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1271. Fine de la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, poste hungaroj refondis ĝin. En 1809 la loĝantaro atakis kelke da francoj el la armeo. Rezulte la soldatoj forbruligis la komunumon. En 1954 inundo okazis.

Vidindaĵoj redakti

En 1779 baroka romkatolika Kirko Sankta Ladislao (Győrzámoly) konstruiĝis.

Famuloj redakti

En Győrzámoly naskiĝis ministro kaj esperantisto Vilmos Sághy.