Máriakálnok
Máriakálnok estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. La loknomo estas slave Maria-kanejo, germane estas Gahling.
Bazaj informojRedakti
- Poŝtkodo: 9231
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 1480
- Telefonprefikso: 96
SituoRedakti
Máriakálnok situas sur insulo de Danubo Szigetköz, ĉe Mosoni Duna preskaŭ kontraŭ Mosonmagyaróvár. En la insulo estas nur flankovojoj.
HistorioRedakti
La unua mencio devenis el 1264. Tiu vilaĝo estas escepta, ĉar en la insulo nur tien alvenis germanoj. Grandaj inundoj okazis en 1829 kaj en 1876. En 1874 novromanika kapelo konstruiĝis, la loka fonto estas sankta omaĝe al Maria. En 1946 la germanoj estis deportitaj al Germanio. En 1951 oni fondis kolĥozon pri Nova Vivo.
VidindaĵojRedakti
- pilgrimloka novromanika romkatolika Kapelo Vizito de Maria (Máriakálnok)
- preĝejo Sankta Triunuo
- Kastelo de Máriakálnok