Mikel Merino

hispana futbalisto

Mikel Merino - naskiĝis la  22-an de junio 1996(nun 1996-06-22) en Pamplono, do nun 28-jara - estas hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2020 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenas kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "6", kaj ankaŭ partoprenis en la hispana futbala teamo de la Somera Olimpiko 2021, kiu gajnis arĝentan olimpikan medalon.´.

Mikel Merino
Persona informo
Naskonomo Mikel Merino Zazón
Naskiĝo 22-an de junio 1996 (1996-06-22) (28-jaraĝa)
en Pamplono
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ángel Miguel Merino Torres (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto (mezkampulo) en la
vdr

Dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, li ludis kun la hispana nacia teamo de futbalo en la Kvaronfinalo en Stutgarto kontraŭ la Germana nacia teamo de futbalo. La matĉo estis egaleca 1-1 kaj oni supozis, ke okazos plilongigo; tiam Mikel Merino sukcesis fari bonkvalitan golon per kapofrapo, kaj tial la hispana teamo sukcesis sekvi en la ĉampioneco, dum la germana teamo estis eliminita. Tuthazarde antaŭ 30 jaroj, ankaŭ la patro de Mikel Merino sukcesis fari gravan golon por hispana teamo; tiukadre Mikel Merino celebris sian atingon kurante ĝis la angula flageto kaj ĉirkauante ĝin, same kiel faris lia patro 30 jarojn antaŭe.[1]

Referencoj

redakti