Miklós Lőrincz
LŐRINCZ Miklós estis hungara kabaretaŭtoro naskita en Nadjvarado en 1899 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de julio 1944.
Miklós Lőrincz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1899 en Oradea | |
Morto | 30-an de julio 1944 (45-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • kabaredisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Miklós Lőrincz publikis jam kiel gimnaziano. Li pristudis juron, sed ne finis ĝin. En la mezo de la 1920-aj jaroj li translokiĝis en Budapeŝton. Liajn unuajn verkojn oni prezentis kun granda sukceso en la teatro Terézkörúti Színpad. En 1944 dum razio oni kaptis lin en Kafejo Japán kaj oni internigis lin. Li estis viktimo de bombatako en la internigejo de Insulo Csepel.
Verkaĵoj (elekto) redakti
- Sportszerelem (1936, skeĉo, verkisto kun Andor Kolozsvári);
- A butaság széruma (bohózatok, Budapeŝto, 1975).