Miklós Lovas

hungara astronomo

Miklós LOVAS (hungare Lovas Miklós, naskiĝis en 1931 kaj mortis la 18-a de aprilo 2019) estis hungara astronomo.

Miklós Lovas
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1931 (1931-06-07)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aprilo 2019 (2019-04-18) (87-jara)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj discoverer of asteroids
Information icon.svg
vdr
Malkovritaj asteroidoj : 2 
3103 Eger 20-a de januaro 1982
3579 Rockholt 18-a de decembro 1977

Li laboris ĉe la Konkoly Observatorio de 1964 ĝis 1995

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 2 asteroidojn en 1977 kaj 1982[1] ; du periodajn kometojn : 93P/Lovas 1 kaj 184P/Lovas 2 ; kaj tri ne-periodajn kometojn : C/1974 F1, C/1976 U1 kaj C/1977 D1. Li malkovris ankaŭ 42 supernovaojn.[2]

En 1959 li observis la alfrapon de la sovetunia kosmosondilo Luna 2 sur la lunan surfacon.[3]

La asteroido 73511 Lovas [4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Szupernóvák, el la paĝaro de la Observatorio Szeged (hungare)
  3. Miklós Lovas kaj la alfrapo de Luna-2 el la paĝaro de Puli Space Technonogies (hungare)(angle)
  4. Slipo pri la asteroido (73511) Lovas, de IAU Minor Planet Center (angle)

Eksteraj ligilojRedakti