Konkoly Observatorio

La Konkoly Observatorio pli longe Esplorcentro pri Astronomio kaj Terscienco Miklós Konkoly Thege Astronomia Instituto estas centra astronomia bazo en Budapeŝto.

La centra konstruaĵo de la observatorio

Historio redakti

En 1777 la Reĝa Universitato estis translokita al Budao (urbo), en la sama tempo ankaŭ ties astronomia observatorio estis konstruita. La observatorio en la 19-a jarcento jam malmoderniĝis, tial oni decidis krei sendependan universitatan observatorion en lokon de la hodiaŭa Citadelo de Budapeŝto. Ĝi estis konstruita en 1815 laŭ planoj de Mihály Pollack. La konstruaĵkomplekso, konsistanta el multaj instalaĵoj, estis grave difektita dum la hungara revolucio de 1848. La pli nova observatorio kun 3 kupoloj estis konstruitaj inter 1922 kaj 1929 sur pli alta montosupro. La observatorio konstante akceptis ankaŭ vizitantojn. En 1951 la Hungara Scienca Akademio transprenis la posedaĵon. Ekde 1962 la Observatorio de Piszkéstető transprenis la observadon, ĉar intertempe la monto estis pli loĝata kaj ties lumoj ĝenis la observadon. Tamen la malnova funkcias plu kaj ĝi same akceptas vizitantojn.

 
Kupola konstruaĵo

Observatoriestroj redakti

Fontoj redakti