Róbert Szabó (astronomo)

hungara astronomo

Róbert Szabó [sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szabó Róbert estas hungara astronomo, institutesro.

Róbert Szabó (astronomo)
Róbert Szabó (astronomo)
Róbert Szabó (astronomo)
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1975 (1975-02-10) (49-jaraĝa)
en Ajka
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo astronomo
TTT
Retejo http://www.konkoly.hu/staff/rszabo/index.html
vdr

Róbert Szabó[1] naskiĝis la  10-an de februaro 1975(nun 1975-02-10) en Ajka.

Biografio redakti

Róbert Szabó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1993, poste li akiris pedagogian kaj astronomian diplomojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1998. Post la diplomo li laboris en astronomia instituto, sed li ankaŭ plulernis kaj akiris sciencan gradon Ph.D. en 2004. Inter 2005-2007 li esploris en Universitato de Florido. Hejmenveninta li denove estis aktiva en la instituto, eĉ ekde 2019 li estis altigita institutestro. Intertempe li doktoriĝis (DSc) en 2017 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis trifoje inter 2004-2009. Li ricevis premiojn kaj stipendiojn.

Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro) redakti

  • Nova Sagittarii 1994 No. 2 (1994)
  • The Cepheid Phase Lag Revisited (2007)
  • Revisiting CoRoT RR Lyrae stars: detection of period doubling and temporal variation of additional frequencies (2014)
  • Star Classification with a Multiple-input Neural Network (2022)

Fontoj redakti

Referencoj redakti