Roberto
vira persona nomo
Roberto estas vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la latinigita persona nomo Robertus, kaj origine de la germana persona nomo Robert, konsistanta el la malnovaltgermanaj elementoj hruod ("honoro") kaj beraht ("eminenta", "rimarkinda)[1]. La nomo interalie ankaŭ ekzistas en litovlingva formo Robertas.
Komunumoj
redakti- Monte Roberto, komunumo de Italio
- San Roberto, komunumo de Italio
Astronomio
redakti- 335 Roberto, sufiĉe granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono
Konatuloj kun tiu persona nomo
redakti- Roberto la 1-a de Francio (naskiĝis en 860 - mortis en 923), reĝo de Francio, duenaskita filo de la grafo de Anĵuo Roberto la Forta
- Roberto la 2-a de Francio (972-1031), reĝo de Francio
- Roberto de Hereford (foje nomata Roberto Losinga, mortis en 1095), episkopo de Hereford, Anglio
- Roberto la 2-a, ankaŭ nomata Robert Curthose (ĉ. 1054-1134), duko de de Normandio
- Roberto (1-a Grafo de Gloucester) (ĉ. 1090-1147), nelegitima filo de reĝo Henriko la 1-a (Anglio)
- Roberto Fitzhamon (mortis en 1107), Lordo de Gloucester kaj kuzo de Vilhelmo la 1-a (Anglio)
- Roberto Grossatesta (ĉ. 1175-1253), angla franciskano, episkopo, verkisto kaj ŝtatisto
- Roberto Bruso, angle nomata Robert the Bruce aŭ Bruce (1274 -1329), reganto de Skotlandon inter la jaroj 1306 kaj 1329
- Roberto Maraury Barredo (1888-1958), hispana esperantisto
- Roberto Gienef, pasporte Robert Guiheneuf (1899-1986), franca esperantisto kaj SAT-aktivulo antaŭ la Dua Mondmilito
- Roberto Arlt (1900-1942), argentina romanisto, teatristo kaj ĵurnalisto
- Roberto Grau (1900-1944), argentina ŝakludisto
- Roberto das Neves (1907-1981), portugala-brazila ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto
- Roberto Castelló (1914-1998), kataluna esperantisto en Andoro
- Robert F. Kennedy, angle Robert Francis Kennedyaŭ mallonge RFK (1925-1968), pli juna frato de John F. Kennedy
- Roberto Ibañez (naskiĝjaro nekonata), kolombia esperantisto kaj radio-teknikisto
- Roberto Gómez Bolaños (naskiĝis en 1929), konata kiel Chespirito [ĉespirito}, meksika verkisto
- Roberto Claros Flores (naskiĝjaro nekonata), bolivia generalo
- Roberto Francis Drummond, (1939-2002), brazila ĵurnalisto kaj verkisto
- Johano Roberto Strasser (naskiĝis en 1939), germana politologo, publicisto kaj verkisto, ekde 1995 ĝenerala sekretario de la germana PEN-Klubo, ekde 2002 ties prezidanto, filo el esperantista familio, sed mem ne movadano
- Roberto Carlos Braga ( 19-an de aprilo 1941), brazila kantisto
- Roberto Micheletti Baín (naskiĝis en 1943), hondura politikisto kaj entreprenisto
- Roberto Passos Nogueira (naskiĝis en 1949), brazila esperantisto
- Roberto Jefferson (naskiĝis en 1953), brazila politikisto
- Eva Robin's (vera nomo Roberto Maurizio Coatti, naskiĝis en 1958), itala aktoro/aktorino, transseksa kaj aktivula
- Roberto da Silva Ribeiro (naskiĝis en 1968), brazila esperantisto
- Roberto Abbondanzieri (naskiĝis en 1970), argentina futbalisto
- Roberto Giacomello, (naskiĝis en 1971), rumania hungara aktoro
- Roberto Ayala (naskiĝis en en 1972), argentina futbalisto
- Roberto Carlos da Silva (naskiĝis en 1973), brazila futbalisto
- Zé Roberto, pasporte José Roberto da Silva Júnior (naskiĝis en 1974), brazila futbalisto
- Roberto Saviano (naskiĝis en 1979), itala verkisto kaj ĵurnalisto
Dinastio
redakti- Robertidoj (franclingve Robertiens), do la idoj de Roberto, grava familio de la franka nobelaro dum la 8-a kaj 9-a jarcentoj
Notoj
redakti- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 316