Malfermi la ĉefan menuon

Roberto Passos Nogueira

brazila esperantisto

Roberto PASSOS NOGUEIRA /Ro'bεRtŭ 'pasŭz no'gejrə/ estas brazila esperantisto. Naskiĝis en 1949, Esperantisto de 1965. Kunfondanto, en 1965 de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Instruis Esperanton (inkluzive de literaturo kaj lingvistiko) en la Kurso de la Federacia Universitato de Cearao, 1967-71. Verkis originalan kaj tradukan poezion, eseojn pri esperanta beletro kaj lingvistiko. Verko: Vojo kaj vorto (poemoj originalaj kaj tradukitaj, 1972).