Robert
vira persona nomo
Robert estas germana vira persona nomo, konsistanta el la malnovaltgermanaj elementoj hruod ("honoro") kaj beraht ("eminenta", "rimarkinda") [1]. Krom Robert en la moderna germana kaj angla lingvoj, la nomo en formo Róbert ankaŭ oftas en la hungara. Variigite, la nomo ankaŭ ekzistas en historia latinigita formo Robertus, en formo Roberto kutima ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la itala, hispana kaj portugala lingvoj, kaj krome interalie ankaŭ en litovlingva formo Robertas.
Konatuloj kun tiu persona nomo
redakti- laŭeble ordigita laŭ naskiĝjaro -
- Robert la 2-a (Normandio), ankaŭ nomata (angle) Robert Curthose (ĉ. 1054-1134), duko de Normandio
- Robert de Torigni (ĉ. 1110-1186), franca kronikisto
- Robert de Sorbon (1201-1274), franca teologo kaj konfesigisto de la franca reĝo
- Robert Bruce, angle Robert the Bruce aŭ Bruce (1274 -1329), reganto de Skotlando inter la jaroj 1306 kaj 1329
- Robert Campin (c. 1375-1444), flandra pentristo
- Robert Stillington (1420-1491), episkopo de Bath kaj Wells kaj lordo-kaneceliero de Anglio
- Robert Morton (ĉ. 1440-1479), anglodevena komponisto kaj kantisto en la servo de burgonjaj dukoj
- Robert Henryson, skota poeto kiu verkis ĉ. 1460-1500
- Robert Garnier (1544-1590), franca dramisto kaj poeto
- Robert Phillipson (naskiĝis en 1942), brita lingvisto vivanta en Danio
- Robert Carey (ĉ. 1560-1639), unua grafo de Monmouth
- Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury (1563-1612), angla politikisto
- Robert Wintour (1565-1606), partoprenanto en la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn
- Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex (1566-1601), angla kortegano, favorato de Elizabeta la 1-a
- Robert Catesby (1573-1605), partoprenanto en la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn
- Robert Greville (2-a Barono Brooke) (1607-1643), generalo en la parlamenta armeo dum la angla enlanda milito
- Robert Boyle (1627-1691), irlanda kemiisto kaj fizikisto
- Robert Hooke (1635-1703), angla sciencisto
- Robert Hubert (1640-1666), franca fabrikisto de poŝhorloĝoj, kiu malkredinde deklaris esti kulpa pri la granda incendio de Londono
- René Robert Cavelier de La Salle (1643-1687), grava franca esploristo de la 17-a jarcento
- Robert Clicquot (1645-1719), franca orgenkonstruisto
- Robert Roy MacGregor (1671-1734), skota popola heroo kaj trompisto
- Robert Burns (1759-1796), skota poeto
- Robert Owen (1771-1858), brita industriisto kaj filantropo
- Robert Brown (1773-1858), skota botanikisto
- Robert Surcouf (1773-1827), franca kaperisto
- Robert Southey (1774-1843), angla poeto de la romantika movado
- Félicité Robert de Lamennais (1782-1854), franca verkisto kaj filozofo
- Robert Peel (1788-1850), brita ĉefministro
- Robert Stirling (1790-1878), skota pastro kaj inĝeniero
- Robert Hodgson (1798-1880), usona juristo
- Robert E. Lee (1807-1870), usona armeestro
- Charles Robert Darwin (1809-1882), angla sciencisto
- Robert Schumann (1810-1856), germana komponisto
- Robert Browning (1812-1889), angla poeto kaj dram-verkisto
- Robert Volkmann (1815-1883), germana komponisto
- Karl Theodor Robert Luther (1822-1900), germana astronomo
- Robert J. Duffy (naskiĝis en 1954), urbestro de Roĉestro en Nov-Jorkio, Usono
- Gustav Robert Kirchhoff (1824-1887), germana fizikisto
- Norman Robert Pogson (1829-1891), brita astronomo
- Robert Kells (1832-1905), brita armeestro
- Carl Robert Mannerheim (1835-1914), finna grafo, ĉambelano kaj poeto
- Robert Swinhoe (1836-1877), angla naturalisto, kiu multe priserĉis en Ĉinio
- Robert Koch (1843-1910), germana mikrobiologo
- Louis-Robert Carrier-Belleuse (1848-1913), franca pentristo kaj skulptisto
- Robert Ridgway (1850-1929), usona ornitologo kaj ilustristo
- Robert Louis Stevenson (1850-1894), skota verkisto
- Charles Robert Richet (1850-1935), franca sciencisto kaj esperantisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri medicino en 1913
- Róbert Zselénszky (1850-1939), grafo, hungara politikisto kaj ekonomiverkisto
- Johannes Robert Rydberg (1854-1919), sveda fizikisto
- Robert Nivelle (1856-1924), franca generalo
- Robert Viren (1856-1917), rusa admiralo
- Robert Baden-Powell (1857-1941), fondinto de skoltismo
- Emmanuel Robert (naskiĝis en 1860, mortojaro nekonata), franca esperantisto
- Robert Augustus Davis (naskiĝis en 1860, mortojaro nekonata), angla romkatolika pastro kaj esperantisto
- Robert Robertson (naskiĝis en 1861, mortojaro nekonata), angla bankpensiulo kaj esperantisto
- Hugh Robert Mill (1861-1950), skota geografo kaj meteorologo
- Robert Cecil (1864-1958) angla esperantisto kaj eksministro de Britio, delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, en 1937 honorigita per la la Nobel-premio pri paco
- Robert Lansing (1864-1928), usona politikisto, ŝtatsekretario pri eksteraj rilatoj
- Francis Charles Robert Jourdain (1865-1940), brita pastro kaj ornitologo
- Robert Sterl (1867-1932), germana impresionisma pentristo
- Robert Scott (1868-1912), brita esploristo gvidinta malsukcesan grupon kiu celis esti la unua por atingi la sudan poluson
- Robert Andrews Millikan (1868-1953), usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1923
- Robert Wiene (1873-1938), grava germana reĝisoro de la periodo de mutaj filmoj
- John Robert Francis Wild (1873-1939), brita esploristo kaj membro de pluraj ekspedicioj al Antarkto
- Robert Stevenson (naskiĝis en 1874, mortojaro nekonata), skota kemiisto analiza (fero, ŝtalo) kaj esperantisto
- Robert W. Service (1874-1958), kanada poeto kaj novelisto
- Robert Briffault (1876-1948), brita socia antropologo kaj romanisto
- Robert Walser (1878-1956), svisa verkisto
- Róbert Braun (1879-1937), hungara sociologo kaj leksikografo
- Robert William Seton-Watson(1879-1951), brita historiisto, kiu havis gravan rolon pri instigo je disdivido de Aŭstrio-Hungario post la unua mondmilito.
- Robert Neal Rudmose-Brown (1879-1957), brita akademia botanikisto kaj polusa esploristo
- Daniel Robert Carmichaël (1879-1967), usona matematikisto
- Robert Musil (1880-1942), aŭstria romanverkisto
- Robert Stolz (1880-1975), aŭstra komponisto
- Eŭgeno Robert (naskiĝis en 1881, mortojaro nekonata), franca fervojisto kaj esperantisto
- Robert Goddard (1882-1945), pionira usona raketfaristo
- Robert Gutmann (naskiĝis en 1882, mortojaro nekonata), estonia meteorologiisto, mezlerneja instruisto kaj esperantisto
- Róbert Ballenegger (1882-1969), hungara agrogeologo, universitata profesoro kaj laŭreato de la Kossuth-premio en 1957
- Robert Thomas Moore (1882-1958), usona negocisto, sendependa ornitologo kaj filantropo
- Robert Craigie (1883-1959), brita ambasadoro en Japanio
- Róbert Meszlényi (1883-1946), hungara komponisto kaj muzikverkisto
- Robert Schuman (1886-1963), luksemburgia-franca politikisto konsiderata kiel unu el la patroj de la eŭropa konstruado
- Robert Julius Trumpler (1886-1956), usona astronomo : La Robert J. Trumpler Award honore al li estas premio donacata al aŭtoroj de tezoj taksataj kiel ĉefe gravaj en la astronomia fako
- Róbert Berény (1887-1953), hungara pentristo kaj grafikisto
- Robert Lockhart aŭ plennome Robert Hamilton Bruce Lockhart, (1887-1970), brita ĵurnalisto kaj aŭtoro
- Robert Trögel (naskiĝis en 1888, mortojaro nekonata), germana lerneja inspektoro kaj esperantisto
- Robert Taft (1889-1953), usona advokato, enstreprenisto kaj politikisto
- Robert Sangster (naskiĝjaro nekonata, mortis en 1955), kanada esperantisto kaj prezidanto de la Esperanto-Klubo de Toronto
- Robert H. Jackson (1892-1954), Ĝenerala prokuroro de Usono (1940-1941)
- Robert Kreuz (1894-1936), germana esperantisto, direktoro de UEA kaj membro de la Lingva Komitato kaj ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto
- Robert Graves (1895-1985), angla poeto, romanisto kaj tradukisto
- Robert Neumann (1897-1975), aŭstra verkisto
- Robert Murray (naskiĝis en 1897, mortojaro nekonata), skota ŝtatoficisto kaj esperantisto
- Robert Anthony Eden (1897-1977), brita ministro pri eksteraj rilatoj kaj poste ĉefministro de Britio
- Roy Robert Rawson (1898-1971), aŭstralia esperantisto, librovendisto kaj politikisto
- Emil Róbert Novotny (1898-1975), hungara pentristo
- Robert Guiheneuf (Roberto Gienef; 1899-1986), franca esperantisto kaj SAT-aktivulo
- Róbert Reiter (1899-1989), hungarlingva kaj germanlingva poeto, tradukisto, lokhistoriisto, redaktoro kaj dramaturgo
- Robert Biedroń (naskiĝis en 1976), pola GLAT-aktivulo, publicisto kaj politikisto
- Robert Bloch (mortis dum la dua mondmilito en Aŭŝvico), ĉeĥa esperantisto kiu fondis Neŭtralan Esperanto-Centron en Prago
- Róbert Schatz, hungara kuracisto kaj esperantisto
- Robert Gehard (mortis en 1991), franca esperantisto
- Robert Gérard, franca geologo, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro
- Robert Julien Filliatre (naskiĝis en 1900, mortojaro nekonata), franca esperantisto kaj poŝtoficisto
- Robert Jemison Van de Graaff (1901-1967), usona fizikisto kaj inventisto
- Róbert Schmidt Eligius (1902-1973), hungara inĝeniero pri minejoj, geologo, hidrogeologo kaj laŭreato de Kossuth-premio en 1956
- Robert Oppenheimer (1904-1967), usona fizikisto
- Robert Byron (1905-1941), brita vojaĝverkisto
- Robert Penn Warren (1905-1989), usona verkisto kaj poeto
- Robert Ervin Howard (1906-1936), usona verkisto de populara literaturo
- Robert A. Heinlein (1907-1988), usona verkisto
- Robert Gendre (1907-1980), rusiljona sekretario kaj esperantisto
- Robert Vernay (1907-1979), franca filmreĝisoro kaj scenaristo
- Robert Merle (1908-2004), franca verkisto
- Robert Charroux, pasporte Robert Grugeau (1909-1978), franca verkisto
- Robert Havemann (1910-1982), germana apotekisto, ĥemiisto, ano de rezistmovadoj dum nazia reĝimo, komunisto kaj orientgermana disidento
- Robert Coyac (1912-1991), franca esperantisto kaj fervojisto
- Robert Capa(1913-1954), hungara fotisto kaj fotoĵurnalisto
- Robert Castelló (-1998), kataluna esperantisto en Andoro
- Robert Wise (1914-2005), usona filmreĝisoro
- Robert Hofstadter (1915-1990), usona fizikisto
- Robert Lax (1915-2000), usona verkisto
- Robert Conquest (naskiĝis en 1917), angla historiisto
- Endre Róbert (1917-1990), hungara biologo
- Robert Wadlow (1918-1940), laŭ Guinness-libro de rekordoj la plej alta viro tutmonde
- Robert Lamoureux (1920-2011), franca aktoro, reĝisoro kaj scenaristo
- Robert Harding (mortis en 1998), novzelanda esperantisto kaj idisto
- Robert F. Hill (1886-1966), kanada reĝisoro, scenaristo kaj aktoro dum la erao de mutaj filmoj
- Edwin Robert Holt (1921-1995), brita esperantisto
- Robert Delhaye (1923-1999), belga esperantisto
- Robert Muller (1923-2010), usona politikisto kaj filozofo
- Robert Mugabe (naskiĝis en 1924), ŝtata prezidanto de Zimbabvo
- Robert Altman (1925-2006), usona reĝisoro
- Robert F. Kennedy, angle Robert Francis Kennedy aŭ mallonge RFK) (1925-1968), la pli juna frato de John F. Kennedy
- Robert Cormier (1925-2000), usona verkisto kaj ĵurnalisto
- Robert Curry Cameron (1925-1972), usona astronomo
- Robert Hossein (naskiĝis en 1927), franca aktoro kaj reĝisoro
- Robert Noyce (1927-1990), usona entreprenisto konata kiel "La estro de Valo de Silicio"
- Robert Spaemann (naskiĝis en 1927), germana romkatolika filozofo
- Robert Molimard (naskiĝis en 1927), profesoro pri fiziologio, kuracisto kaj fakulo pri problemoj ligitaj al fumado de tabako, kiu esperantistiĝis en aĝo de 77 jaroj
- Robert Indiana (naskiĝis en 1928), usona artisto ligita al la poparta movado
- Robert Badinter (naskiĝis en 1928), franca advokato, universitatano, eseisto kaj politikisto
- Róbert Bánky (1930-1991), hungara pupteatristo, aktoro kaj reĝisoro
- Robert Roze (1931-2001), franca esperantisto
- Robert Burnham Jr. (1931-1993), usona astronomo
- Robert Anton Wilson (1932-2007), usona verkisto, filozofo, psikoanalizisto kaj anarkiisto
- Robert H. Jackson (naskiĝis ĉirkaŭ 1935), usona fotisto
- Robert Redford (naskiĝis en 1936), usona aktoro, reĝisoro kaj filmproduktisto
- Robert Huber (naskiĝis en 1937), germana kemiisto kiu ricevis la Nobel-premion
- Róbert Panigay (naskiĝis en 1937), rumania hungara verkisto kaj kuracisto
- Robert Beekes (naskiĝis en 1937), emerita profesoro pri kompara hindeŭropa lingvistiko ĉe la Universitato de Leiden
- Robert Nozick (1938-2002), usona sciencisto
- Robert Smithson (1938-1973), usona pentristo kaj artisto pri landarto
- Jerzy Robert Nowak (pli frue ankaŭ Robert Nowak; naskiĝis en 1940), pola historiisto kaj publicisto
- Robert H. Grubbs (naskiĝis en 1942), usona kemiisto
- Robert Gates (naskiĝis en 1943), usona politikisto kaj ministro pri defendo
- Robert De Niro (naskiĝis en 1944), usona aktoro
- Robert Dessaix (naskiĝis en 1944), aŭstralia romanisto, eseisto kaj ĵurnalisto
- Robert Ley (1890-1945), nazia funkciulo
- Robert D. Dwelley (1949-1992), usona dirigento kaj esperantisto
- Robert B. Laughlin (naskiĝis en 1950), usona kuracisto
- Robert S. McMillan (naskiĝjaro nekonata), usona astronomo
- Robert J. Williamson (naskiĝjaro nekonata), kanada esperantisto kaj ekde 2010 prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio
- Robert C. Michelson (naskiĝis en 1951), usona inĝeniero
- Robert Koĉarjan (naskiĝis en 1954), prezidento de Armenio de 1998 ĝis 2008
- Robert Levin (1955-2006), fondis la IRCan reton freenode
- Robert H. McNaught (naskiĝis en 1956), skotdevena aŭstralia astronomo
- Robert J. Sawyer (naskiĝis en 1960), kanada verkisto de sciencfikcio
- Robert Staunton Naish, nomata Robby Naish (naskiĝis en 1963), usona monda ĉampiono pri breta velado
- Robert Fico (naskiĝis en 1964), slovaka juristo kaj politikisto
- Róbert G. Nagy (naskiĝis en 1966), hungara inĝeniero pri informatiko, esperantisto kaj vikipediisto
- Róbert Dunkler (naskiĝis en 1968), rumania hungara aktoro
- Robert Korzeniowski (naskiĝis en 1968), pola atletikisto
- Máriusz Róbert Kardos (naskiĝis en 1968), rumania hungara aktoro
- Robert John Burck (naskiĝis en 1970), usona strata muzikisto
- Róbert Laczkó Vass (naskiĝis en 1976), rumania hungara aktoro
- Robert Enke (1977-2009), germana futbalista golgardisto, kies suicido pro profesia premo vekis grandan publikan atenton
- Róbert Csaba Szabó (naskiĝis en 1981), rumania hungara verkisto kaj redaktoro
- József Róbert Csepei (naskiĝis en 1981), rumania hungara aktoro
- Robert Kubica (naskiĝis en 1984), pola aŭtosportisto
- Robert Huth (naskiĝis en 1984), germana futbalisto
- Robert Pattinson (naskiĝis en 1986), brita aktoro
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 316