Johannes Rydberg
Johannes Robert Rydberg (Johano Ridbergo) (naskiĝis la 8-an de novembro 1854 en Lund, mortis la 28-an de decembro 1919 en Lund) estis sveda fizikisto. Li inter samfakanoj aparte konatas pro la konstanto de Rydberg kaj pro la samnoma formulo, kiu uzas tiun konstanton.
Johannes Robert Rydberg (Johano Ridbergo) |
|
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Johannes Robert Rydberg (Johano Ridbergo) |
Dato de naskiĝo | 8-a de novembro 1854 |
Naskiĝloko | Lund |
Dato de morto | 28-a de decembro 1919 |
Mortoloko | Lund |
Aĝo je morto | 65 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | fizikisto |
Geografio | |
Ŝtato | Svedio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | sveda lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | eksterlanda ano de la Reĝa Societo [+] |
Portalo pri Homoj | |
OmaĝojRedakti
Rydberg estis daŭre aktiva en Universitato de Lund, Svedio, dum sia laborvivo; ĉiun merkredon, okazas trinkeja nokto omaĝe al li je la fako pri Fiziko de la Universitato de Lund[1].
La kratero Rydberg sur la nevidebla flanko de Luno kaj la asteroido 10506 Rydberg estas nomitaj en lia honoro.
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Hejmpaĝo de la Univesitato de Lund[rompita ligilo] (svede).