Robert B. Laughlin
usona fizikisto
Robert B. LAUGHLIN [ROB't LOĤlin] naskiĝis en 1950 en Visalia, Kalifornio, Usono. Li havis titolon "PhD" pri fiziko en 1979 el la Teknologia Instituto de Masaĉuseco, Kembriĝo, Usono. Li estas profesoro pri fiziko en la Universitato de Stanfordo ekde 1989. Laughlin ricevis, inter aliajn, la premion "Oliver E. Buckley" en 1986 de la Amerika Fizika Societo, kaj en 1998 la Medalon de la Franklina Instituto pro sia laboro pri la frakcia kvantuma efekto "Hall".
Robert B. Laughlin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Robert Betts Laughlin | |||||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1950 (74-jaraĝa) en Visalia | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio - fiziko (–1979) Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley - matematiko (–1972) Redwood High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto verkisto de nefikcio universitata instruisto akademiulo vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Aktiva en | Stanford vd | ||||
Doktoreca konsilisto | John D. Joannopoulos vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Effet Hall quantique vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1998 li kun du aliaj eminentuloj gajnis la Nobel-premion pri fiziko kune kun Horst Ludwig Störmer kaj Daniel C. Tsui "Pro ilia eltrovo de novspeca kvantuma fluidaĵo havanta frakcie ŝargitajn ekscitojn."[1]
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://buzyall.narod.ru/to/laughlin-autobio.html Arkivigite je 2006-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- http://nobelprize.org/physics/laureates/1998/index.html
- http://www.stanford.edu/dept/physics/people/faculty/laughlin_robert.html Arkivigite je 2006-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://large.stanford.edu/rbl/index.htm Arkivigite je 2005-04-09 per la retarkivo Wayback Machine