Robert William SERVICE (naskiĝis la 16-an de januaro 1874 en Preston, Anglujo; mortis la 11-an de septembro 1958 en Lancieux, Francujo) estis kanada poeto kaj novelisto, konata kiel la bardo de la Jukono.

Robert W. Service
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1874 (1874-01-16)
en Preston
Morto 11-an de septembro 1958 (1958-09-11) (84-jaraĝa)
en Lancieux
Tombo Lancieux vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato McGill • Hillhead High School vd
Memorigilo Robert W. Service
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • poeto • verkisto • romanisto • aŭtobiografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis en la universitato de Glasgovo kaj elmigris en 1897 al Kanado, kie li perlaboris sian vivon per laboretoj en Whitehorse kaj en Jukonio. Lia fama balado The Shooting of Dan McGrew (La pafmortigo de Dan McGrew) aperis ankaŭ en The songs of a sourdough (Kantoj de fermentaĵo; 1907). Li celebris la krudan vivmanieron ĉe la Klondike en la Balado de Ĉiĉako (1909) kaj en la novelo The Trail of `98 (La pado de '98; 1910).

Service iĝis militraportisto en 1912 kaj stiris ambulancon dum la unua mondmilito. Tiuj spertoj estis bazo de la rimoj de Red Cross Man (La ulo de ruĝa kruco; 1916). La ceteron de sia vivo, inkluzive la duan monmiliton li pasigis en Francujo kaj Montekarlo.

Liaj postaj verkoj ne atingis tiom da famo ol la unuaj. Lia aŭtobiografio eldoniĝis dufoje: Ploughman of the Moon (Lunplugisto; 1945) kaj Harper of Heaven (Ĉielharpisto; 1948).

En Dawson lia kabano iĝis turisma vidindaĵo.

Li aperis kiel fikcia versio de si mem en la filmo The Spoilers en kiu stelulis Marlene Dietrich kaj John Wayne.

Verkoj redakti

  • The Shooting of Dan McGrew and other poems, ISBN 0-88839-224-9, 1989 Hancock House - Balladen
  • The Cremation of Sam McGee and other poems, ISBN 0-88839-223-0, 1989 Hancock House - Balladen