Róbert G. Nagy, hungare G. Nagy Róbert - naskiĝis la 4-an de majo 1966 en Dombóvár - estas hungara inĝeniero pri informatiko, esperantisto kaj vikipediisto.

Róbert G. Nagy

informatika iĝeniero
Persona informo
Naskonomo Nagy Róbert
Naskiĝo 4-an de majo 1966
en Hungario, Dombóvár
Lingvoj Esperanto
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo Dénes Gábor
Okupo
Okupo esperantistokomputosciencistoinĝeniero
Esperanto
Verkis en Esperanto La lingvo Esperanto en urbo Dombóvár en spegulo de dokumentoj
Esperantistiĝis en 1985
vdr

Biografio redakti

Li frekventis mezan kaj altan lernejojn en Pécs. Ekde 1985 li estas esperantisto, aliĝis al Hungara Esperanto-Asocio kaj instruas Esperanton. Ekde 1987 li partoprenas en Universalaj Kongresoj. Liaj eksterlandaj spertoj estas profitataj en la regiono.

Lia Esperanta kariero komenciĝis en 1987, tiam li membriĝis en Esperanta Klubo nomata pri Pál Lengyel en Szekszárd. Li komencis esplori historion de la lokaj esperantistojn. Li fondis en 2005 Sud-Transdanubian Regionan Esperanto Fondaĵon, kies prezidanto li estas. En 2006 li komencis kampanjon pri Esperantaj ŝton-afiŝoj, sekve pli ol 30 afiŝoj pretiĝis. En 2010 li havis gravajn taskojn en renovigo de Esperanto-parko de Pécs. En 2011 li plantis arbon en Dombóvár, kiel Esperanto-arbo de Dombóvár.

Li havas kontaktojn kun esperantistoj vivantaj kaj en Hungario kaj en Karpat-baseno. Estas bona ekzemplo pri tio la vizito al Szentkatolna, kie Gábor Bálint naskiĝis. En 2009 esperantistoj alvenis el Zalaegerszeg, Dombóvár, Szeged kaj Brașov kaj ili metis memortabulon (rumanlingvan kaj esperantlingvan kaj hungarlingvan)[1] apud monumento de Gábor Bálint.

Pliaj civitanaj agadoj redakti

  • Fondinto de PC 424 Dombóvár - pipoklubo[2]registrita organizaĵo[3]-1995.

La plej granda sukceso de teamo estis la 22-an oktobro 1999. En Brno (Ĉeĥio) estis aranĝita Monda Ĉampionado de Piposuĉo, tie akiris ili la sesan lokon.

Notoj/referencoj redakti

  1. Artikolo el Szentkatolna
  2. Facebook: PC 424 Dombóvár - prezentado de pipoklubo
  3. Juĝejo de departemento Tolna, hungare: Tolna Megyei Bíróság, mint Cégbíróság.
  4. La estraro de Sud-Trandanubia Regiona Esperanto-fondaĵo tralokiĝis al urbo Zalaegerszeg, tiel probas vivteni ili la lingvon Esperanto en urbo Dombóvár.

Fontoj redakti

  • Hungare: G. Nagy Róbert: Az eszperantó nyelv Dombóváron - dokumentumok tükrében. Kézirat, Tolna Megyei Önkormányzat Levéltára
  • Hungare: Polgármustra, dombóvári arcképvázlat 15. o. - Wessely Gábor, 2014. január 10. ISSN 1785-6833-D

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo G. Nagy Róbert en la hungara Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti