Robert de Torigni aŭ foje de Thorigny (naskiĝis en Torigni-sur-Vire ĉirkaŭ 1110 kaj mortis la 24-an de junio 1186) estis kronikisto normanda.

Monaĥo benediktana, li eniris la Abatejon Bec en 1128 kaj iĝis ties abato antaŭ 1149. Li estis elektita abato de la abatejo de la Monto Sankta Mikaelo en 1154. Robert de Torigni estis granda leganto de verkoj kaj religiaj kaj profanaj. La unua grava verko de Robert de Torigni estis la revizo de la Gesta Normannorum Ducum de 1139. Li estas aŭtoro d'aldonaĵoj al la kroniko de Sigebert de Gembloux kiu temas pri la epoko de 385 ĝis 1100. La Gesta Normannorum Ducum estas sekvo de Sigebert por la periodo de 1100 ĝis 1186. Tiu verko estas ĉefe grava pri la historio inter 1154 kaj 1170.

Verkoj redakti

  • Chronique de Robert de Torigni, abbé du Mont-Saint-Michel, Éd. Léopold Delisle, Rouen, Le Brument, 1872-3 (Kroniko de Robert de Torigni, abato de la Monto Sankta Mikaelo)
  • De ortu Waluuanii nepotis Arturi, Éd. Robert Day, Mildred Leake, New York ; London, Garland, 1984

Referencoj redakti

  • Yves Sandre, L'abbé du Mont-Saint-Michel : Robert de Torigni, 1106-1186, Nantes, Siloë, 2004 ISBN 2842312880