Robert Pershing Wadlow (naskiĝis la 22-an de februaro 1918 en Alton en Ililojo, mortis la 15-an de julio 1940) estis laŭ Guinness-libro de rekordoj la plej alta viro de la planedo. Ofte li estas konata kiel Altona Giganto. Wadlow atingis mortonte honorindajn 274 cm kaj pezis 199 kg. En la tempo de sia morto li ankoraŭ kreskis.

Robert Wadlow
Persona informo
Naskonomo Robert Pershing Wadlow
Naskiĝo 22-an de februaro 1918 (1918-02-22)
en Alton
Morto 15-an de julio 1940 (1940-07-15) (22-jaraĝa)
en Manistee
Mortokialo sepso
Tombo Oakwood Cemetery
Loĝloko Alton
Ŝtataneco Usono
Alma mater Shurtleff College
Okupo
Okupo cirkisto
vdr
Tiu ĉi fotografio estis farita en la jaro 1928.

Li altis en aĝo de 5 jaroj 1,63 m. Lian enorman kreskon kaŭzis nemaligna tumoro de la tiroido, kiu troproduktis kreskajn hormonojn. Ĝis sia kvara jaro li havis normalan alton, sed en la sekvaj jaroj li atingis jenajn altojn kaj pezojn:

Aĝo Alto (m) Pezo (kg)
8 1,88
10 1,98 100
14 2,30
16 2,48 166
17 2,57 180
18 2,67 177
19 2,74 197
22 2,80 199

vidu ankaŭ redakti