Charles Robert Richet

franca fiziologo, Nobel-Premiito pri medicino (1850 - 1935)

Charles Robert RICHET [riŝe] (naskiĝis la 26-a de aŭgusto 1850 en Parizo, mortis la 4-a de decembro 1935 en Parizo) estis franca sciencisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri medicino en la jaro 1913.

Charles Robert Richet
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Charles Robert Richet nobel.jpg
Persona informo
Charles Richet
Naskonomo Charles Robert Richet
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1850 (1850-08-26)
en Parizo
Morto 4-an de decembro 1935 (1935-12-04) (85-jara)
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo [#]
Familio
Patro Alfred Richet [#]
Infanoj Charles Richet [#]
Profesio
Alia nomo Charles Epheyre [#]
Okupo kuracistopsikologoesperantisto • fiziologo • verkisto • imunologo • scienca esploristo [#]
Laborkampo medicinofiziologio [#]
Doktoreca konsilisto Charles-Philippe Robin [#]
Verkado
Verkoj Q105946778 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Une Langue Auxiliaire Internationale, 1920.

Profesoro ĉe la Fakultato de la Medicino, ano de la Scienca Akademio. Li publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dramojn, romanojn. Li estis pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Li ankaŭ multe esploris la metapsikiajn fenomenojn kaj verkis traktaton pri la temo. Tiun ĉi branĉon de la scienco li nomis metapsikio (hodiaŭa parapsikologio). Tia grandanima sciencisto estis destinita kompreni la E-an movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn, skribante artikolojn, ktp. Du el liaj verkoj: Paco kaj Milito kaj la tragedio: Sokrato estas tradukitaj Esperanten.

Eksteraj ligilojRedakti

  Trovu « Charles Richet » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»