Robert Dessaix (nask. la 17-an de februaro 1944 en Sidnejo) estas aŭstralia romanisto, eseisto, kaj ĵurnalisto.

Robert Dessaix
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1944 (1944-02-17) (80-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater North Sydney Boys High School • Moskva Ŝtata UniversitatoAŭstralia Nacia Universitato vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • romanisto • verkisto • universitata instruisto • ViEWER • tradukisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta ekster geedzeco en 1944, Robert Dessaix estis adoptita de modesta paro Tom Jones kaj Jean. Li studis en la knaba altlernejo de Norda Sidnejo. Jam 11-jara, li havis fortan scivolemon kaj allogon por lingvoj. Li studis Esperanton, Volapukon, Universal-Sprache de Pirro kaj Interlingvaon. Li komencis lerni la latinan, la francan kaj la rusan. Li pasiiĝis pri Dostojevskij kaj Turgenev. Konvinkita pri la boneco de socialismo, li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Moskvo en 1966[1]. Post la morto de siaj adoptintoj, Jean Jones en 1969, kaj Tom Jones en 1971, li elektis la nomon de sia biologia patrino Dessaix.

Post reveno al Aŭstralio, li instruis la rusan en la Nacia Aŭstralia Universitato kaj en la Universitato de Novsudkimrio de 1972 ĝis 1984. Dum tiu tempo, li tradukis librojn el la rusa al la angla en kunlaboro kun Michael Ulman, i.a. "The Sheepskin Coat" kaj "An Absolutely Happy Village" de Boris Vakhtin. En 1970, li edziĝis kun filino de pastoro, Elisabeth, sed la geedezeco finiĝis post dekdu jaroj. De tiam li turnis sin al samseksemo kaj renkontis Peter Timms[2].

De 1985 ĝis 1995, li prezentis programon de "Australian Broadcasting Corporation" (ABC) kiel produktoro kaj parolisto de la spektaklo "Books and Writing" (Libroj kaj Skribado), kiu kontribuis al lia popularigo en Aŭstralio. Li vivas nun en Tasmanio.

Lia unua libro, "Disgrace A Mother's" (Senhonorigi patrinon), publikigita en 1984, estas aŭtobiografio. Ĝi koncernas lian transiron al alternativa sekseco post dekdu jaroj da geedzeco, kaj lian renkontiĝon kun sia patrino Yvonne[3]. La manuskriptoj de "Disgrace A Mother's" estas en Mitchell Library, Novsudkimrio. En franca traduko, ĝi aperis sub la titolo "Une mère et sa honte" (Patrino kaj ĝia honto).

Lia unua fikciaĵo, "Night Letters" (Noktaj leteroj), por kiu li laboris jam ekde 1994, estis publikigita en 1996. Ĝi aperis en tradukoj germama, franca, itala, nederlanda, finna kaj portugala.

Lia dua romano, "Corfou", estis publikigita en 2001.

Dessaix longe laboris por aperigi, en 2004, "Twilight of Love: Travels with Turgenev" (Krepusko de Amo : Vojaĝoj kun Turgenev). Temas pri miksaĵo inter personaj vojaĝaj notlibroj kaj biografio de Turgenev. Inspiron por ĝi li trovis en sia doktoreca disertacio pri Turgenev kaj Sovetunio, kaj en verkoj de la svisa ĵurnalisto kaj verkisto Alain de Botton pri vojaĝo, arto kaj filozofio.

Robert Dessaix kaj Esperanto redakti

Robert Dessaix ne forgesis sian junaĝan scivolemon pri artefaritaj lingvoj, kaj aparte pri Esperanto. Tutan elsendon li dediĉis al ĝi ĉe "ABC" la 22an de januaro 2005 sub la titolo "Does the world need Esperanto?" (Ĉu la mondo bezonas Esperanton ?").

Bibliografio redakti

Romanoj redakti

  • "Night Letters: A Journey Through Switzerland and Italy Edited and Annotated by Igor Miazmov" (Noktaj leteroj : Vojaĝo tra Svisio kaj Italio; redaktita kaj prinotita de Igor Miazmov). 1996. ISBN 0-312-19939-2
  • "Secrets" (Sekretoj). 1997.
  • "Corfou" (Korfuo). 2001. ISBN 0-330-36278-X

Aŭtobiografio redakti

  • "Disgrace A Mother's". Novjorko : HarperCollins. 1994. ISBN 0-207-17934-4
  • "Arabesques : A Tale of Double Lives" (Arabeskoj : Rakonto de duoblaj vivoj ). 2008.

Ne-fikciaĵoj redakti

  • "(And So Forth)" (Kaj tiel plu). 1998.
  • "Twilight of Love: Travels with Turgenev". 2004. ISBN 1-59376-063-9

Eldonaĵoj redakti

  • "Australian Gay and Lesbian Writing: An Anthology". 1993.
  • "Picador New Writing". 1993.
  • "Speaking Their Minds: Intellectuals and the Public Culture in Australia". 1998.
  • "The Best Australian Essays 2004". 2004.
  • "The Best Australian Essays 2005". 2005.

Rekompencoj, premioj redakti

  • NBC Banjo Awards, NBC Banjo Award for Non-Fiction. Premio por nefikciaĵo 1994. "A Mother's Disgrace" . Antaŭelektita.
  • Booksellers Choice Award, 1996 : "Night Letters : A Journey Through Switzerland and Italy Edited and Annotated by Igor Miazmov" (Vojaĝo tra Svisio kaj Italio kun notoj de la eldonisto Igor Miazmov). Kun-laŭreato
  • Australian Literature Society Gold Medal, 1997: "Night Letters: A Journey Through Switzerland and Italy Edited and Annotated by Igor Miazmov". Gajninto.
  • Colin Roderick Award, 1998 : "(And So Forth)". Gajninto.
  • Waverley Library Award for Literature, 2005 : "Twilight of Love: Travels with Turgenev". Antaŭelektita.
  • Victorian Premier's Literary Award, The Nettie Palmer Prize for Non-Fiction, 2005 : "Twilight of Love: Travels with Turgenev". Gajninto.
  • New South Wales Premier's Literary Awards, Douglas Stewart Prize for Non-Fiction, 2005 : "Twilight of Love : Travels with Turgenev". Antaŭelektito.
  • Margaret Scott Prize, 2007 : "Twilight of Love : Travels with Turgenev". Gajninto.

Eksteraj ligiloj redakti

(en la angla)

Notoj redakti

Fonto redakti

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas esence el la anglalingva versio de Wikipedia, kun kelkaj aldonaĵoj.