Robert Julius Trumpler

Robert Julius Trumpler (naskiĝis la 2-an de oktobro 1886 en Zurich, mortis la 10-an de septembro 1956 en Berkeley) estis usona astronomo Li naskiĝis en Svisio, sed prenis usonan naciecon en 1921.

Robert Julius Trumpler
Persona informo
NomoRobert Julius Trumpler
Dato de naskiĝo2-a de oktobro 1886
NaskiĝlokoZurich
Dato de morto10-a de septembro 1956
MortolokoBerkeley
Aĝo je morto69
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Post lernado en la Universitato de Zuriko, li iris en Germanion, al la Universitato de Göttingen, kie li doktoriĝis en 1910. En 1913, li renkontis la usonan astronomon Frank Schlesinger, kiu invitis lin veni labori en Usono pri studo de movoj de steloj en la Plejadoj.

La unua mondmilito malfruigis tiun projekton. Mobilizita, li devis atendi ĝis majo 1915 permeson de siaj superuloj, por iri en Usonon. Tie li aniĝis al Universitato de Kalifornio kaj ricevis postenon en la observatorio Allegheny kaj poste en la observatorio Lick. Li estis elektita ano de la United States National Academy of Sciences en 1932.

Li estas konata ĉar li trovis, ke la lumeco de la plej malproksimaj globaj stelamasoj estas pli malforta ol antaŭvide, kaj ke la steloj ŝajnis pli ruĝaj. La kialo estas la ĉeesto de interstelaj nuboj tra la galaksioj, kiuj sorbas parton el la lumo. Ĉar la globaj stelamasoj estis utiligataj por estimi la grandon de la Lakta Vojo, tio kuntrenis "malgrandiĝon" de 40% rilate al antaŭaj estimoj.

Li ankaŭ studis kaj katalogis la malfermitajn stelamasojn kaj eltrovas sistemon por klasifiki ilin. Tiu Klasifiko de Trumpler nun ankoraŭ validas.

Honoroj redakti

Oni donis lian nomon al alfrapa kratero sur Luno, kaj al alia sur Marso. La Robert J. Trumpler Award estas premio donacata al aŭtoroj de tezoj taksataj kiel ĉefe gravaj en astronomia fako.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti