Wolfgang Gleissberg

Wolfgang Gleißberg, naskiĝinta la 26-an de decembro 1903 en Breslau; mortinta la 23-an de aŭgusto 1986 en Oberursel) estis germana astronomo, matematikisto kaj fizikisto.

Wolfgang Gleissberg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1903 (1903-12-26)
en Vroclavo
Morto 23-an de aŭgusto 1986 (1986-08-23) (82-jaraĝa)
en Oberursel
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Vroclavo vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • fizikisto vd
Laborkampo astronomiomatematikofiziko vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Majno vd
Doktoreca konsilisto Adolf Kneser • Johann Radon vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel helpanto ĉe la Observatorio Vroclavo interesis lin interalie problemoj de la stela interno, ekzemple, la ŝanĝiĝo de la lokaj variabloj sekve de sanĝiĝanta radiuso. En 1933 li estis eksigita pro sia juda kredo. Li elmigris al Turkio kaj konstruis kune kun la ankaŭ elmigriĝinta samkredano Erwin Freundlich kurson pri astronomio en la Istanbula Universitato, el kiu rezultis astronomia lernolibro en la turka. En 1958 li revenis al Germanio kaj ĝis sia morto en 1986 laboris kiel profesoro pri astronomio en la universitato de Frankfurto ĉe Majno, loĝanta en la okcidenta antaŭurbo Oberursel.

Li gajnis apartan renomon pri esplorado de sunmakuloj, kaj trovis 80- ĝis 90-jarajn ciklon pri ilia aktiveco, kiu honore al li ricevis la nomon "Gleißberg-ciklo". Baze de la malsamaj cikloj de la sunmakuloj li kreis metodon prognozi la sunan aktivecon, kiun interalie Karl Rawer sukcese aplikis por prognozi la disvastiĝon de mallongondoj.


Libroj pri la maso-lumforto-rilato redakti

Eksteraj ligiloj redakti