Robby Naish (n. la 23-an de aprilo 1963 en La Jolla, Kalifornio, plena nomo Robert Staunton Naish) estas multfoja monda ĉampiono pri breta velado.

Robby Naish
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1963 (1963-04-23) (60-jaraĝa)
en La Jolla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kitesurfer • windsurfer
vdr
Robby Naish dum la monda ĉampionado de breta velado, dum la jaro 2006 apud la germana insulo Sylt en la Norda Maro

Robby kreskis en Kailua , Havajo, kaj komencis ondorajdadon en la aĝo de ok jaroj. Tri jarojn pli poste, 11-jara, li aldone komencis praktiki bretan veladon. Dum la jaro 1976, 13-jara, li ricevis la unuan titolon de monda ĉampiono pri breta velado – li estis la plej juna monda ĉampiono en tiu sporta kategorio. Dum la sekvaj 16 jaroj sekvis 23 pliaj titoloj de monda ĉampiono.

Robby Naish kaj konsideriĝas pioniro de breta velado kaj de kajtosurfado. En la dua sporta kategorio li dum 1998 iĝis monda ĉampiono pri slalomo kaj sekvajare duobla mondĉampiono kaj pri slalomo kaj saltado. Li antaŭenpuŝis la evoluon de pli mallongaj surfotabuloj, la enkonstruon de travidebla plasta "fenestro" en la surfotabulan velon, la populariĝon de porpiedaj rubandoj sur la tabuloj kaj de ŝnuraj ligiĝoj inter sportisto kaj la surfotabula masto, kiuj ebligas la praktikadon de breta velado en ankoraŭ pli forta vento.

La sportisto estas viva legendo en sia sporta kategorio. Nuntempe li daŭre partoprenas en konkursoj, kaj estas posedanto de pluraj entreprenoj, kiuj fabrikas kaj distribuas produktaĵojn por breta velado kaj kajtosurfado.

Eksteraj ligiloj redakti