Miksa Natter-Nád [mikŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Natter-Nád Miksa estis hungara ĵurnalisto, biologo.

Miksa Natter-Nád [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1893 en Hungara reĝlando en Zólyombrézó (nuntempa Podbrezová en Slovakio). Li mortis la 7-an de aprilo 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miksa Natter-Nád frekventis mezlernejon en Selmecbánya, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Jam ekde 1913 liaj agrikulturaj artikoloj ofte aperis en gazetoj. Dum la 1-a mondmilito li soldatiĝis, poste li estis militkaptito en Siberio. Post la hejmenveno li daŭris la verkadon, eĉ liaj artikoloj aperis parole en la Hungara Radio. Li ricevis premion en 1981. Temoj de liaj artikoloj estis la botaniko.

Elektitaj libroj redakti

  • Virágos könyv (1939)
  • Új virágos könyv (1942)
  • Újabb virágos könyv (1964)

Fontoj redakti