Miksbaza nombrosistemo

Miksbaza nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo en kiu al diversaj pozicioj respondas malsamaj bazoj.

Miksbazaj nombroprezentoj oftas en metrologio. Ekz‑e la tradicia mezuro de anguloj per gradoj (dekume) — minutoj (sesdekume) — arksekundoj (sesdekume): 120°30′50″.

En komputado kaj komunikado estas uzata duum-dekuma nombroprezento, kombinanata la prezentojn duuman kaj dekuman.