Milita taktiko

La milita taktiko estas la parte de la milita strategio kiu zorgas pri la uzado de la agadrimedoj por atingi sukceson en kampanjo aŭ venkon super la malamiko.[1]​ Temas pri la agado de la estroj kaj de la trupoj rilate al la malamiko; la taktiko kondukas la operacojn de la arneoj aŭ de parto el ili.

Kiam alvenas la momento de la fizika milita kunfronto, tion, kion la milita strategio planis, la milita taktiko plenumas, se eble rapide kaj diskrete, per multaj kombinoj. La taktiko devas konsideri la naturon de la tereno, la barojn superendajn, la videblecon, la eblajn ŝirmejojn, favore de riveroj, arbaroj, konstruaĵoj ktp. Tiel la milita taktiko estas agado, dum la strategio estas la dezajno kaj serio de preparaj movoj. La milita taktiko estas la scienco agadigi la militfortojn en difinitaj cirkonstancoj. Oni povas esti bonkvalita taktikisto, estante malbona stratego, kaj inverse. La taktiko postulas minimume analizi la malamikon, kaj la kondiĉojn kaj mediajn kaj geografiajn de la batalkampo.

Ĉio tio konstateblas en tre diversaj historiaj ekzemploj, kiaj jenaj:

  • La taktiko de Antikva Grekio ŝanĝiĝas kiam Filipo la 2-a de Makedonio modifas la armaĵon kaj la armilaron.
  • Antikva Romio asimilas taktikojn de aliaj civilizoj, kaj kiam pro supereco flankenlasas defendajn taktikojn, la romiaj armeoj estas superataj de la ĝermanoj kaj slavoj.
  • La feŭdismo estas subtenita de la monopolo fare de la senjoro de la armaĵo kaj la ĉevalrajdado.
  • La ekuzado de la pulvo ŝanĝegas la taktikojn kaj malproksimigas la kontraŭantojn.
  • Dietrich Heinrich von Bülow konvertas la studadon de taktikoj en aplika scienco.
  • La erao de novaj teknologioj denove tute modifas la konsiderojn de militaj taktikoj.

NotojRedakti

  1. «Táctica». Enciclopedia Encarta. 2008. Arkivita el la originalo la 17an de Februaro 2009. Konsultita la 23an de Aŭgusto 2021.