Minnanlingva Vikipedio
La Minnanlingva Vikipedio aŭ Sudminlingva Vikipedio (en la minnana latinliteriga sistemo Pe̍h-ōe-jī: Wikipedia Bân-lâm-gú) estas minnanlingva (aŭ sudminlnigva) aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi uzas la minnanan latinlaterigan sistemon Pe̍h-ōe-jī. Ĝi komenciĝis en 2003. La 26-an de junio 2024 ĝi enhavas 166 128 artikolojn. Per tio ĝi estas la dua plej granda vikipedia projekto de la ĉina lingvaro.
Minnanlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | zh-min-nan.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | minnana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 26-a de junio 2024 | |
Artikolnombro | 433 110 |
Profundeco | 6.5 |
Paĝoj | 1 069 898 |
Redaktoj | 3 209 641 |
Uzantoj | 63 189 |
Aktivaj uzantoj | 83 |
Administrantoj | 4 |
Dosieroj | 329 |
Kiam la projekto komenciĝis, ne estis kodo laŭ ISO 639 por la minnana lingvo, do la uzintoj decidis uzi "zh-min-nan" (zh por la ĉina lingvo kaj min-nan por la lingvo mem), kiu jam estis registrita kiel la Interret-Inĝeniera Task-Forto IETF. Intertempe ekzistas ISO-kodo por la minnana aŭ sudmina ("nan"), kaj la domajna nomo http://nan.wikipedia.org alidirektigas al http://zh-min-nan.wikipedia.org/ .
La Minnanlingva Vikipedio estis fondita kiel sendependa projekto konata kiel Holopedia, do en Esperanto Holopedio (ne pro la pseŭdosufikso holo de la greka vorto ὄλος, do holos, "tuta" aŭ "kompleta", sed kiel referenco al Hō-ló-oē, familiara nomo por la minnana aŭ sudmina dialektaro).