Mírov

(Alidirektita el Mirov)

Mírov (germane Mürau) estas municipo en Ĉeĥio situanta en suda parto de distrikto Šumperk, proksimume 4 km de Mohelnice. Nuntempe (en 2023) ĝi havas 351 loĝantojn. Dominaĵo de la vilaĝo estas mezepoka burgo, en kiu estas lokigita malliberejo Mírov kun plialtigita gardado.

Mírov
germane Mürau
municipo
Mírova burgo meze de la vilaĝo
Oficiala nomo: Mírov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Mohelnice
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Memorindaĵo Mírov burgo
Situo Mírov
 - alteco 395 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 37″ N 16° 50′ 19″ O / 49.79361 °N, 16.83861 °O / 49.79361; 16.83861 (mapo)
Areo 13,59 km² (1 359 ha)
Loĝantaro 351 (2023)
Denseco 25,83 loĝ./km²
Fondo de burgo 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 789 53
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 569381
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mírov
Retpaĝo: www.obecmirov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Maletín, Líšnice, Mohelnice, Krchleby kaj Borušov.

Historio redakti

 
Mírova burgo

Post tio, kiam olomouca episkopo Bruno el Schauenburg fondis en la jaro 1256 burgon Mírov, la densa ĉirkaŭa loĝiĝo plinombriĝis kaj akiris signifon. En la paso de tempo ĉi tie estiĝis urbeto kaj sidejo de administrado de nordaj teritorioj de la olomouca ĉefdiocezo. Krom aliaj ĉi tie okazis ankaŭ ekleziaj juĝoj kaj ĉe ili establita ankaŭ malgranda arestejo. Iom post iom la soldata signifo de la burgo falis, dum husanaj militoj ĝi ankoraŭ rezistis al provo de husanoj pri konkero, sed dum la tridekjara milito forbruligis ĝin svedoj (necesas aldoni, ke ili ne konkeris la burgon per atakoj, sed pro malsatigo). Samtempe ankaŭ la urbeto estis prirabita kun ĝi, kiu falis en nivelon de mezproksima vilaĝo. Samtempe kun falo de la soldata funkcio de la burgo ĝi estis senĉese pli kaj pli uzata kiel malliberejo, ekde la fino de la tridekjara milito tio estis ties ĉefa funkcio. Nuntempe la arestejo, kie estas malliberigataj la plej danĝeraj arestitoj de Ĉeĥio, estas fonto de plejparta fameco. Dum Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj komunisma diktaturo ĉi tie estis malliberigataj politikaj arestitoj, el kiuj vico mortis pro kruela traktado kaj rifuzado de kuracista zorgo. En la jaro 2000 fuĝis el Mírov Jiří Kajínek, nuntempe eble la plej fama arestito en Ĉeĥio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 162
18802 107
18901 982
19001 740
19101 550
19211 607
JaroLoĝantoj
19301 016
1950676
1961643
1970546
1980494
1991409
JaroLoĝantoj
2001436
2014414
2016389
2017385
2018371
2019375
JaroLoĝantoj
2020376
2021760
2022345
2023351