Tăuții de Jos
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Misztótfalu)
Tăuții de Jos [təucij de ĵos] (hungare: Misztótfalu [misto:tfalu]) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Baia Mare.[1][2]
Tăuții de Jos | |
---|---|
Eksa vilaĝo, urboparto | |
loĝloko | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | distrikto Maramureș |
Alinome | Misztótfalu (hungare) |
Komunumo | Tăuții-Măgherăuș |
Iama hungara departemento | Szatmár |
Loĝantaro redakti
En 1910 havis 1095 loĝantojn (hungaroj, rumanoj).
Historio redakti
Ĝi estas unue menciita skribe en 1440. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Ĝi unuiĝis inter 1927 kaj 1944 kaj post 1945 kun Tăuții-Măgherăuș.[3]
Vidindaĵoj redakti
- Memormuzeo de Miklós Tótfalusi Kis.
Renomaj personoj redakti
- Miklós Tótfalusi Kis, Misztótfalusi (1650 – Kolozsvár, 20-a de marto 1702): litergravuristo, presisto, libroeldonisto.
- Mária Osváth (Misztótfalu, 31-a de aŭgusto 1921 – Budapest 19-a de oktobro 1998): medalartistino, skulptistino.
- József Zoltán, Graf Graef (17-a de decembro 1842 – Kassa, 18-a de novembro 1884): aktoro, kantisto
Notoj redakti
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Laŭ la artikolo pri Merișor oni aligis ĝin al ĉi tiu en 1927.
Bibliografio redakti
- Misztótfalu mezőváros jegyzőkönyve 1596–1803, Debrecen, 1985.