Mit meinen heißen Tränen

Mit meinen heißen Tränen estas germana -aŭstra triparta televidfilmo pri la vivo de komponisto Franz Schubert. La unua parto estis unuafoje disradiata la 31-an de oktobro 1986 de la televidinstituto ORF. La titolo de la filmo estas citaĵo el Erstarrung, la kvara kanto de la lidociklo Winterreise de Schubert.

Agado redakti

En tri partoj („Der Wanderer“, „Im Reich des Gartens“, „Winterreise“) la filmo prezentas per etosplenaj bildoj la vivon de Franz Schubert. La unua parto, kiu ludas en somero de 1823, montras als sifilisomalsanan Schubert ĉirkaŭata de kriplitoj de la „napoleonaj militoj“. La dua parto priskribas ekskurson tra la montaro Wienerwald aŭtunon de 1827, survoje al festo en kastelo. En ĉi tiu parto ankaŭ videblas pentristo Moritz von Schwind kaj juna komponisto Johann Strauß. La tria parto priskribas la lastajn tagojn en la vivo de Franz Schubert aŭtunon de 1828. Tiu ĉi estas figurscence strukturita kiel „ĉambrodramo“ okazanta nure en la loĝejo de Schubert.

Sciindaĵo redakti

  • La mallongigita kinoversio aperis en 2006 je la nomo „Notturno“ kiel lumdiskego en la serio Der österreichische Film.[1]

Recenzoj redakti

"Ne biografio estu prezentata, sed bildo de malfeliĉa homo Franz Schubert kaj reĝustigo de la malĝusta kompreno de hejmeca-agrabla bidermajro." --Arbeiter-Zeitung Vieno, 31-an de oktobro 1986
"Pro manko de spektaklaj eventoj en la vivo de la komponisto la estare fotita kaj ludita biografio koncentriĝas per torture longaj kamero-aranĝoj, sen paroli esencan pri Schubert kaj lia verkaro." --Lexikon des Internationalen Films

Referenco redakti

Eksteraj ligiloj redakti