Modesto

(Alidirektita el Modesteco)

Modestomodesteco laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] estas

  1. " Eco de iu, havanta malaltan opinion pri siaj meritoj, siaj scioj, aŭ almenaŭ iu kiu ne puŝas sin al fanfaronado aŭ memlaŭdo, do restas mallaŭta kaj humila.
  2. " Eco de io ne tre alta, ne tre rimarkinda, ne tre valora, alivorte io meza, modera, simpla.
Modesto povas ankaŭ rilati al iu samnoma loĝloko el la hispana, portugala aŭ itala, unuavice Modesto (Kalifornio), kaj krome povas esti persona nomo de la samaj lingvoj, ekzemple de Modesto Giuliani, Modesto Eugenio Carolfi, aŭ, iom esperantigite, de la rusa komponisto Modesto Petroviĉ Musorgskij.

Kontraŭe, kompreneble malmodesteco estas la eco havi tro altan opinion pri si mem, fanfaroni kaj mem laŭdi sin, respektive premi aliajn homojn al laŭdado de la premanto.

Modesteco en unua senco povas rilati al la naturo de homo (= modesteco kiel karaktera trajto) aŭ nur karakterizi certan konduton (= simpla vivmaniero, rezigno de lukso). En la pozitiva taksado, ĝi formas la kontraŭon al esprimoj kiel "dezirego al rekono", "aroganteco", "troemo", "dezirado de pompo" aŭ la jam difinita "malmodesteco". En moke malestima tono, modestesco en dua senco troviĝas en frazoj kiel "nur modesta atingaĵo" (= mizera atingo), "benita per modesta inteligenteco" (=iom stulta) aŭ "devenanta el modestaj vivkondiĉoj". Memironie oni parolas ankaŭ pri "mia modesta kontribuo al la komuna projekto" (= malgranda parto), "mia modesta persono" (= mia humila memo) aŭ "mia modesta donaĵo" (= donaco, pri kiu oni neniel volas fanfaroni).

La aserto de homo, ke li aŭ alia estas "modesta", povas esprimi

  • libervolan memregadon, aŭ
  • nevolan (eble "fatalan") limigon de personeco aŭ vivkondiĉoj, aŭ
  • ironion respektive malsincerecon.

Vidu ankaŭ redakti

la paĝojn pri tre similaj virtoj

Referencoj redakti

  1. artikolo "modesta/o/eco" ... "malmodesta" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020