La rojo Mohrbach estas 14,9 km longa, orografie dekstra flankrivero de la rivereto Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Mohrbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 14,9 km [1]
Fluo
Fonto en la nordo de Landstuhl
- Alteco super marnivelo 237 m [2]
Enfluejo apud Niedermohr en la rivereto Glan
- Alteco 209 m [2]
Geografio
Trairataj urbetoj Landstuhl, Ramstein-Miesenbach
vdr

Geografio redakti

La Mohrbach fontas en la nordo de la urbeto Landstuhl sur alteco de 237 m super marnivelo, proksime de la aŭtostrado A6. unue la rojo fluas laŭlonge de la aŭtostrado orienten, sed ŝanĝas sian vojon post unu kilometro okcidenten tra la areo de Ramstein Air Base, kie estas parte naturprotektejo. Post la komunumoj Ramstein-Miesenbach, Steinwenden kaj Niedermohr la rojo enfluas sur alteco de 209 m super marnivelo la rivereton Glan.

Sur sia 14,9 km longa vojo la rojo superas altodiferencon de 28 m, kio egalas al meza dekliveco de 1,9 ‰. Ĝi deakvigas 101,634 km² granda akvokolektan arein trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.

Flankriveroj redakti

La plej grava flankrivero de la Mohrbach estas la rojo Floßbach, kiu enfluas la rojon Mohrbach sur la areo dela Usona aerbazo Ramstein. Ĝi havas aakvokolektan areon de 24,922 km², kiu egalas al ¼ de la akvokolekta areo de la Mohrbach. Mallonge post la enfluo parto de la akvo fluas tra la Kindsbacher Graben (fosaĵo). Pliaj flankriveoj kun pli ol 10 km² akvokolektan areon estas la Krebsbach kaj la Schwanderbach.

Sekvas liston de la flankriveroj de la fonto al la enfluej. Indikita estas la situo de la enfluejo[2], la longeco[1], la grandeco de la akvokolekta areo[1], la alteco de la enfluejo[2] kaj la Germana Akveja Kodo[1].

nomo
situo
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
[m. s.m.]
DGKZ
Floßbach rdekstre 7,2 24,922 233 2546212
Kindsbacher Graben (Abgang) maldekstre 2,0 2,377 232 25462186
Hundsbach rdekstre 5,0 8,062 231 2546216
Krebsbach maldekstre 3,1 12,291 229 2546218
Siegelbach maldekstre 2,1 2,294 227 25462192
Woogbach rdekstre 1,8 3,712 227 25462194
Miesenbach rdekstre 3,9 4,854 226 254622
Schwanderbach rdekstre 4,6 12,168 224 254624
Irlenbach maldekstre 1,3 1,127 223 2546252
Moosbach maldekstre 1,2 1,176 220 2546254
Reuschbach rdekstre 2,3 3,327 220 254626
Sickenbach rdekstre 3,0 2,353 219 254628
Schrollbach maldekstre 1,5 1,927 219 25462912
Eilbach rdekstre 0,6 0,738 218 2546292
Kahlbach maldekstre 0,6 1,322 214 25462932
Hauschbach maldekstre 1,0 0,424 213 2546294

Medio redakti

La rojo Mohrbach etas fajnmineralriĉa, , silikata mezmontara rojo. Ĝia akveja strukturkvalito estas grandparte tre fort ĝis komplete ŝanĝita. La akvokvalito estas preskaŭ ĉie meze ŝarĝita (stato 2005).[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WWRP; $2
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Topografische Karte 1:25.000