Monaĥejo Casamari

abatejo de la Cistercianoj en Veroli, Italio

Monaĥejo Casamari (Casamarium) estas abatejo de la Cistercianoj en la regiono Latio de la Itala Respubliko. Ĝi troviĝas en la komunumo Veroli en la provinco Frozinono. En Casamari ankaŭ ekzistas cisterciana monaĥinejo.

la abatejo de Casamari

Historio redakti

 

La monaĥejo estis konstruata sur la ruinoj de la romia vilaĝo Cereatae. Ĝi ricevis sian nomon (Casa Marii domo de Marius) de la tie naskiĝinta romia konsulo Kajo Mario. Unue en 1009 la kolegiato de la episkopujo Veroli ĝi ŝanĝiĝis proksimume 1030/1035 en abatejon de la Benediktanoj. Die Benediktiner wurden Inter 1140 kaj 1152 papo Eŭgeno la 3-a anstataŭis la Benediktanojn per Cistercianoj el la monaĥejo Clairvaux, unu el la ĉefaj abatejoj de la ordeno. Filiaj monaĥejoj de Casamari estis monaĥejo Sambucina (1160), monaĥejo Matina (1180), monaĥejo Sankta Galgano (1218) kaj monaĥejo Sagittario same kiel la priorejo de Sankta Nikolao de Agrigento (1219). En 1183 Joakimo el Fiore pasigis kelkan tempon en Casamari. Post florepoko en la 12-a jarcento sekvis en la 14-a jarcento la subiro. Inter 1430 kaj 1850 Casamari estis papa prebendo. En 1623 je fondado de la roma cisterciana kongregacio en la monaĥejo vivis nur 8 monaĥoj. La konvento transiris en 1717 al la reformitaj Cistercianoj laŭ la modelo de La Trappe. En 1799 francaj trupoj prirabis la monaĥejon, kaj la franca regado en Italujo malfondis ĝin en 1811. En 1861 trupoj de la reĝlando Italujo sieĝis kaj bombardis la monaĥejon. En 1892 la trapista kongregacio forlasis la vilaĝon Casamari. En 1929 Casamari formis apartan cistercianan kongregacion, kiu starigis aŭ reokupis proprajn monaĥejojn.

La ensemblo kaj ĝiaj konstruaĵoj redakti

 
ĥorejo de la abateja preĝejo

La preĝejo ekkonstruata en la jaro1203 kun krucoripa volbo estis konsekrata en 1217. Temas pri konstruaĵo analoge al la bernarda plano laŭ formo de latina kruco. Al la sep rektangulaj naveroj de la laŭlongdoma meznavo konformas same multaj naveroj de la du mallarĝaj flanknavoj. La kvadrata ĥorejo havas la larĝecon de la meznavo. Ambaŭflanke de la transversa domo malfermiĝas oriente du rektangulaj kapeloj. Okcidente de la transversa domo troviĝas flanknavo. La unuan naveron de la laŭlonga domo superstaras kvadrata sonorilturo. Antaŭ la preĝeja fasado troviĝas antaŭhalo, al kiu kondukas ŝtuparo. Fasado, ĥorejo kaj flanknavoj montras po bovokulan fenestron. La fermitejo troviĝas sude (dekstre) de la preĝejo. La naŭnavera kapitulejo orientflanka havas pordon de duobla malfermaĵo kun pintarkoj al la klostro; ĝia pintarka volbo baziĝas sur kvar pilastroj. Konserviĝis ankaŭ la portaldomo el la 13-a jarcento.

Literaturo redakti

  • Balduino Gustavo Bedini: Breve prospetto delle Abazie Cistercensi d'Italia. Dalla Fondazione di Citeaŭ (1098) alla meta del Secolo decimoquarto. Tipografia Casamari, Casamari 1964, pj. 27–29.
  • M.-Anselme Dimier, L'art cistercien. Hors de France (= La nuit des temps 34, ISSN 0768-0937 = L'art cistercien 2). Zodiaque, La Pierre-qui-vire 1971, pj. 199–207
  • A. del Proposto, B. Fornari: L'Abbazia cistercense di Casamari. Tipografia dell'Abbazia, Casamari 1986.

Eksteraj ligiloj redakti