Kajo MarioGaius Marius en latino, naskiĝinta en 158 aŭ 157 a. K. en Cereatae ĉe Arpino, mortinta la 13-an de januaro -86 en Romo, estis romia armeestro kaj politikisto.

Kajo Mario
Persona informo
Naskiĝo
en Arpino, Roma regno
Morto
en Romo, Roma regno
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Gaius Marius
Patrino Fulcinia
Frat(in)oj Marcus Marius • Maria • Maria
Edz(in)o Julia
Infano Gaius Marius the Younger
Parencoj Gnaeus Granius
Quintus Granius
Okupo
Okupo Romia pastro • Romia politikisto • Ancient Roman military personnel • politikisto • militestro
vdr
Busto, kiu eble prezentas Marion

Li sepfoje estis romia konsulo (kvankam leĝo tion malpermesis), pli ofte ol iu ajn antaŭ li. Pro venkoj kontraŭ la numidoj kaj ĝermanaj-gaŭlaj atakantoj li estis honorata kiel savanto de Romio kaj kiel ĝia "tria fondinto".

Lia edzino Iulia estis onklino de Julio Cezaro. Kun ŝi li havis filon, kiu ricevis lian nomon (Gaius Marius filo).

Marius mortis en −86, du semajnojn post la komenco de sia sepa konsuleco, pro malsano. Kelkajn jarojn poste lia kontraŭulo Lucio Kornelio Sulao igis eltombigi liajn ostojn kaj ĵeti ilin en riveron.

Vidu ankaŭ redakti