Monaĥejo Sankt-Urbano

(Alidirektita el Monaĥejo Sankt-Urban)

La Monaĥejo Sankt-Urbano (germane Kloster St. Urban) estas iama cisterciana abatejo en la samnoma vilaĝo de la komunumo Pfaffnau en Kantono Lucerno.

Monaĥejo Sankt-Urbano
Monaĥejo
monaĥejo • malsanuleja konstruaĵo [+]

LandoSvislando
RegionoKantono Lucerno
SituoPfaffnau
- koordinatoj47° 13′ 55″ N, 7° 50′ 24″ O (mapo)47.2319444444447.84Koordinatoj: 47° 13′ 55″ N, 7° 50′ 24″ O; CH1903: 630395 / 231302 (mapo)

Monaĥejo Sankt-Urbano (Kantono Lucerno)
Monaĥejo Sankt-Urbano (Kantono Lucerno)
DEC
Monaĥejo Sankt-Urbano
Monaĥejo Sankt-Urbano
Lokigo de Kantono Lucerno en Svislando
Map
Monaĥejo Sankt-Urbano
Vikimedia Komunejo:  Kloster St. Urban [+]
vdr

Historio redakti

Ĝi estis fondita en la jaro 1194 de monaĥoj de la alzaca Abatejo Lützel. Ĝia unua dokumenta menckio datiĝas el la jaro 1196 kiel sanctus Urbanus. La unua setlejo de la monaĥejo estis ermitejo en Kleinroth (Langenthal). En la jaro 1995 la unuaj monaĥjoj setlis 3 kilometrojn pli norde ĉe la orienta flanko de la rivero Rot (rivero) kaj donis al la monaĥejo la nomon de la patrono de la loka kapelo. En la 13-a jarcento la Monaĥejo Sankt-Urbano povis grandigi sian havaĵon dank al malavaraj donacoj de nobeloj de la ĉirkaŭaĵo (inter kiuj troviĝis la Senjoroj de Balm kaj de Grünberg kiel heredantoj de la fondintoj, kaj la Senjoroj de Frohburg kaj de Ifenthal), aĉetoj kaj interŝanĝoj, kaj iom post iom ĝi fariĝis senjora centro en la valoj de Langete kaj Rot. La Abatejo Sankt-Urbano posedis la malaltan jurisdikcion pri Kleinroth, Habcherig, Langenthal, Pfaffnau, Roggwilkaj Wynau, kaj ek de 1579 pri Knutwil. En la 17-a jarcento per la akiro de la Senjorujoj Herdern kaj Liebenfels la Abatejo Sankt-Urbano ankaŭ fariĝis senjoro en Turgovio.[1]

Hodiaŭa aspekto redakti

Ĝian hodiaŭan aspekton la konstruaĵo ricevis komence de la 18-a jarcento sub la gvido de la aŭstria arkitekto Franz Beer. La monaĥeja preĝejo, kiu estis konstruita inter 1711 ĝis 1715 esta unu el la plej impresaj barokaj konstruaĵoj de Svislando. Ĉefa vidindaĵo estas la korusseĝaro konstruita inter 1700 ĝis 1707. Post la fermo de la monaĥejo en la jaro 1848 la registraro de Kantono Lucerno vendis la korusseĝaron por pagi la militŝuldojn al la venkintoj de la Apartfederacio-Milito. Nur en la 20-a jarcento la korusseĝaro povis esti reaĉetita kaj remetita en la preĝejon. En la iama monaĥejo en la jaro 1873 estis malfermita psikiatria kliniko, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti