Malfermi la ĉefan menuon
Cisterciana abatejo Tennenbach

Monaĥejo Tennenbach estas iama cisterciana abatejo situanta ĉe Freiamt kaj Emmendingen en Germanujo, kiu ekzistis de proksimume 1160 ĝis 1807. Post sia fondiĝo abatejo Tennenbach evoluis al unu el la plej elstaraj kaj grandaj monaĥejoj en suda Germanujo.[1] Tio ĉi kaŭzas kaj en la pli ol ducent bienoj, kiuj estis en la posedo de la monaĥejo, kaj ankaŭ en la granda nombro (672) da relikvoj kaj sanktuleroj, kiu vaste superis la nombron respektivan en la filiestra monaĥejo (374).

HistorioRedakti

 
Malfruromanika-frugotika burĝonkapitelo kun enmetitaj kapetoj de la interna flanko de la ĉefportalo de la iama monaĥopreĝejo de Tennenbach, proks. 1220

La cisterciana monaĥejo Tennenbach – unue nomata Porta Coeli („ĉielpordego“) – estis fondata verŝajne en 1158. Dek du monaĥoj sub sia abato Hesso translokiĝis tiam de la monaĥejo Frienisberg proksime de Berno. Ĉu tio okazis laŭ iniciato de Bertoldo la 4-a de Zähringen (1152–1186), estas dubinde. Noto pri la fondado falsita meze de la 13-a jarcento, kiu onidire estis farita en 1161, konstatas la posedon de certaj havaĵoj kaj rajtoj en la najbareco de Tennenbach kaj surlistigas atestantoj, al kiuj apartenas ankaŭ duko Bertoldo kaj markizo Hermano la 3-a aŭ 4-a de Badeno (1130–1160 aŭ 1160–1190). Rajtoj kaj havaĵoj de la cisterciana abatejo ĉe la okcidenta deklivo de la Nigra Arbaro estas tamen surlistigitaj en la privilegio donita de papo Aleksandro la 3-a la 5-an de aŭgusto 1178. De profana flanke imperiestro Frederiko Barbarossa (1152–1190) dokumentus por Tennenbach, dum kiam la forpreno de monaĥobieno en Neuenburg pro la fondado de la samnoma urbo fare de duko Bertoldo la 4-a (inter 1170 kaj 1180) ankoraŭ en la havaĵoregistro de Tennenbach el la 14-a jarcento kaŭzis proteston.

Tennenbach substaris ekde la fino de la 12-a jarcento la imperie senperecan abatujon Salem. Bienoj mastrumataj de la monaĥoj mem karakterizis la terposedan strukturon, kiu koncentriĝis en la ebenaĵo de la malsupra Rejno kaj en la okcidenta Nigra Arbaro, dum kiam la posedaĵo de Tennenbach en la regiono Baar plejparte estis izolita de tio. En la13-a kaj 14-a jarcentoj la markizoj de Hachberg tenis voktecon super la monaĥejo, kiun ekde 1373 postulis la Habsburgoj.

En 1444 dungosoldataj bandoj ruinigis la monaĥejon Tennenbach. En 1525 dum la kamparana revolucio ĝi estis bruldetruita escepte la monaĥopreĝejon kaj estis neloĝata dum 30 jaroj. Dum la Tridekjara Milito la monaĥoj denove forlasis la konventon. Ili deportis arĥivojn kaj religiajn trezorojn komence al Freiburg en la monaĥejo Günterstal, poste al Breisach. Tie ili iris parte al duko Bernardo de Saksujo-Vajmaro, kiam tiu ĉi konkeris la urbon, sed la monaĥeja arĥivo kaj la havaĵoregistro estis savata en Vetingon (Svisujo). Rifuĝejo ankaŭ estis la fora monaĥejo Friedenweiler.[2] En 1723 brulego detruis la plej multajn konstruaĵojn de Tennenbach. Abato Leopold Münzer, kiu devenis el Freiburg, rekonstruigis ĝin kiel baroka monaĥejo. Kadre de la sekularigo de 1806 la grandduklando Badeno malfondis la prosperan monaĥejon. La transprenataj valoroj sumiĝis je 550000 guldenoj. Oni makonstruis la monaĥejon kaj aŭkciis la akiritajn ŝtonojn.[3]

ReferencojRedakti

  1. 850 Jahre Zisterzienserkloster Tennenbach. Aspekte seiner Geschichte von der Gründung (1161) bis zur Säkularisation (1806). Tagungsflyer des Colloquium der Abteilung Landesgeschichte des Historischen Seminars der Albert-Ludwigs-Universität Freiburg, der Abteilung Mittelalter des Historischen Seminars der Justus-Liebig-Universität Gießen und der Stadt Emmendingen
  2. J. Alzog: Reisbüchlein des Conrad Burger (Itinerarium oder Raisbüchlein des Paters Conrad Burger, Conventual des Cistercienser-Klosters Thennenbach und Beichtiger im Frauenkloster Wonnenthal 1641–1678) Zur Geschichte des Klosters Tennenbach im Dreißigjährigen Krieg, Reprint von 1870/71 Freiburger Echo Verlag
  3. Von Glanz und Gloria, 300 Jahre dauerte die Blüte des Klosters Tennenbach, dann kamen die Plünderer. Prof. Werner Rösener, Badische Zeitung, 14. Mai. 2011

Eksteraj ligilojRedakti