Monaĥejo de Golia (Iași)
La Monaĥejo de Golia (rumane: Mănăstirea Golia) estas Ruman-Ortodoksa monaĥejo situanta en Iaşi, Rumanio. La monaĥejo estas listigita ekde 2012 en la listo Europa nostra, la kulturheredaĵo protektita de Eŭropa Unio[1] kaj la premio estis solene transdonita la 10-an de marto 2013 en Iaşi.
Monaĥejo de Golia | |
---|---|
La monaĥejo de Golia en Iași
| |
monaĥejo | |
Loko | |
Ŝtato | Rumanio |
Municipo | Iași |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Rumana ortodoksa eklezio |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 16-a jarcento |
Specifo | |
Ligiloj | |
Adreso | 51 str. Cuza Voda, Iasi |
Historio redakti
La monaĥejo situas en la mezo de la malnova moldava ĉefurbo kaj estis konstruita sur la fundo de preĝejo, en la 16-a jarcento, de la bojaro Ioan Golia. Ĝi estis rekonstruita sur pli granda skalo de princo Vasile Lupu inter 1650 kaj 1653, kaj kompletigita de lia filo Ștefăniță Lupu. En 1687 Jan Sobieski, reĝo de Pollando, bruligis ĝin. Feliĉe oni povis baldaŭ restaŭri ĝin, kion atestas la fakto, ke la geedziĝo de Gheorghe Duca Voivode kun Maria Brancoveanu estis celebrita en ĝi en 1693.[2]
La monaĥejo estas ĉirkaŭita de altaj muroj, per angulaj gvatturetoj kaj 30 m alta turo kun 120 ŝtupoj, unu el la simboloj de la grandurbo. Ĝi loĝigas i.a. la muzeon Ion Creangă (la verkisto estis vikario de la eklezio).
Referencoj redakti
- ↑ Golia monastery (angle france). Alirita 2013-05-17.
- ↑ Golia monastery (angle). Arkivita el la originalo je 2013-05-14. Alirita 2013-05-17.
Eksteraj ligiloj redakti
- Golia Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Preĝejoj kaj monaĥejoj en Iaşi Arkivigite je 2014-03-05 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de la urbodomo de Iași (rumane)