Monda Infanteatra Festo

tutmonda teatra festivalo de infanaj aktoroj por infana publiko

La Monda Infanteatra Festo - germane Welt-Kindertheater-Fest - estas la unua tutmonda teatra festivalo de infanaj aktoroj por infana publiko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, el tio ĉiun duan fojon (do en ritmo de kvar jaroj) en sia urbo de fondiĝo, la urbeto Lingen en Malsupra Saksio, Germanio.

aktoroj el manpleno da diverslandaj teamoj dum la festo de 2014

Ideo redakti

La Monda Infanteatra Festo kunigas infanojn kaj adoleskulojn el diversaj kulturoj kaj nacioj, kaj invitas la infanojn kaj ties gepatrojn el la regiono de la festivalejo, en Lingen do la limregiono inter nordokcidenta Germanio kaj orienta Nederlando, al la spektakloj. La precipaj lingvoj de la infanaj aktoroj estas teatro, danco kaj muziko - komunikiloj universale kompreneblaj sendepende de la nacia kaj lingva deveno. Sekve prezentado de teatraj spektakloj de infanoj por infanoj aparte povas subteni la interŝanĝon de kulturoj. Krom la oficialaj surscenigoj de la invititaj infanaj grupoj, kutime estas vasta aldona programo el ludaj, muzikaj, aktoraj kaj alispece artaj programeroj, senkoste partoprenebla fare de la diverslandaj infanaj aktoroj samkiel de la lokaj infanoj. La venintaj infanaj aktoroj gastas en lokaj familioj kun laŭdezire samaĝaj infanoj. En ĉiutaga komunikado ja tamen bezonatas lingvoj krom la artaj komunukiloj teatro, danco kaj muziko ... ne ekzistas sistema prefero de lingvo, aparte tiuj infanaj aktoroj kiuj pli junas ol 12 jaroj kaj lerneje ankoraŭ ne spertiĝis en fremdaj lingvoj, foje en siaj gastigantaj familioj devas elturniĝi per pantomimado, kvankam preferiĝas gastigantaj familioj kiuj parolas gepatran lingvon de gastanta infana aktoro. Almenaŭ en la festivalo de 2014, kiu okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto kaj kiun partoprenis infanteatraj grupoj el 19 landoj de 5 kontinentoj, partoprenis ankaŭ esperantistoj.

Ĝisnunaj eventejoj redakti

Iom da impresoj el la evento de 2014 redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti